PASIONO |
Originalo : O Welt, sieh hier dein Leben
Verkis (germane) : Nikolaus DECIUS (16a jc.) kaj Paul GERHARDT (17a jc.)
surbaze de anonima latina Agnus Dei de 1526
Esperantigis : H. A. DE HOOG
Surbaze de nederlanda reverko Lam Gods, dat zo onschuldig
Fonto : AK 59 (kp Ad 300)
Sur kruco Vi suferis, la vivon Vi oferis
en malhonora mort'
Blasfemojn Vi aŭskultis, soldatoj Vin insultis,
sed restis Vi sen plendo-vort'.
Ĉi morton mi meritis, sed Vi eĉ ne hezitis
min tiri el mizer'.
Savanto Vi fariĝis, per Vi mi restariĝis,
ne plu minacas mort-river'.
Dolorojn, vundojn, batojn, skurĝadon kaj malsatojn
suferis Vi pro mi.
Angoron Vi eltenis, kaj tamen Vi nur benis
kaj miajn pekojn portis Vi.
Grandega amo-fluo nin pelas al Jesuo,
peranto de l' homar'.
Per ĝojo Li min zonis, eternan vivon donis,
tirante min el peko-mar'.
Ŝafid', al Vi doloris, Vin homoj maladoris,
por kiuj mortis Vi!
Ho donu al mi pacon, ĉielan Di-donacon.
Konduku hejmen min, ho Di'!
Melodio: INNSBRUCK
Komponis : Heinrich ISAAK, ĉ 1495
Aranĝis Johann Sebastian BACH, 18a jc.
MIDI AK*
Originala formo de la melodio (sen akompano) : MIDI Ad*