TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

RELEVIĜO

Kristo leviĝis post la kruc-turmento

Germana originalo : Christ ist erstanden

Anonima germana himno, 12a jc.
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1970

Fonto : AK 65 (= Ad 323)

  1. Kristo leviĝis post la kruc-turmento.
    Jubile ĝoju ĉies kor';
    nin konsolas Krist-Sinjor'.
         Kirielejs'.

  2. Se Li ne leviĝus, la mondo jam pereus.
    Ekde tiu paska tag',
    vanas la satan-atak'.
         Kirielejs'.

  3. Haleluja, haleluja, haleluja.
    Jubilu ĝoje ĉies kor';
    nin konsolas Krist-Sinjor'.
         Kirielejs'.

"Kirielejs'": Greke (Κυριε ελεις), "Sinjoro, kompatu" aŭ eble "Sinjoro kompatas". La kutima latinliterigo estas "Kyrie eleis(on)"; la formo en tiu ĉi himno estas esperantliterigo de la kantata prononco.

Melodio : CHRIST IST ERSTANDEN
Anonima germana eklezia melodio, 12a jc.
MIDI AK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1