Rim.: Estas eble, ke la originala tradicia teksto de tiu ĉi kornvala karolo estis en kornvala (kelta) lingvo, tamen la ekzistanta teksto estas en la angla. La aktuale kantata kornvallingva teksto estas tradukita tien el la angla, krom la fina strofo, verkita en la kornvala en la 20a jarcento.