TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL KRISTO
EPIFANIO

La lumo venis al la mond'

Det ljus som liv åt världen gav

Verkis (svede) : Verkinto Nekonata
Esperantigis : Åke AHLRÉN

Fonto : TK 24

  1. La lumo venis al la mond', haleluja,
    Loĝas nun en nia rond', haleluja.
    Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
    Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
  2. Atestis pri la lum' Johan', haleluja,
    La rebril' de Dia am', haleluja.
    Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
    Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
  3. Jam blovas Dia amo-vent', haleluja,
    En la kor' al kred' kaj pent'. Haleluja.
    Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
    Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
  4. De la Mosea leĝ-instru', haleluja,
    Liberigis nin Jesu'. Haleluja.
    Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
    Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
  5. Lumig' Kreinta, vivo-vort', haleluja,
    Gvido por pied' kaj kor'. Haleluja.
    Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
    Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.

Melodio: MICHAEL, ROW THE BOAT ASHORE
Tradicia Usona Melodio
MIDI TK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1