TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

HEJMENIRO

Descendu, dolĉa ĉaro

Originalo : Swing Low, Sweet Chariot

Tradicia usona teksto (Negra Spiritualo)
Elangligis : ROS' Haruo, Miko SLOPER kaj Ionel ONEŢ, 1996
(Traduko © 1996 Ros' Haruo kaj ELNA — libere uzebla sen profita celo)

Fonto : RH = DHAM 14a

Descendu, dolĉa ĉaro!
     (Venu kaj portu min for!) ["For hejmen!"]
Descendu, dolĉa ĉaro!
     (Venu kaj portu min for!)

  1. Mi trans Jordano kion vidis?
         (Venu kaj portu min for!) ["Ĉielen!"]
    Anĝela bando ĉaron gvidis!
         (Venu kaj portu min for!)
    Descendu, dolĉa ĉaro!
         (Venu kaj portu min for!) ["For hejmen!"]
    Descendu, dolĉa ĉaro!
         (Venu kaj portu min for!)
  2. Se vi alvenos antaŭ mi__—
         (Venu kaj portu min for!) ["Ĉielen!"]
    Anoncu, ke venos ankaŭ mi__!
         (Venu kaj portu min for!)
    Descendu, dolĉa ĉaro!
         (Venu kaj portu min for!) ["For hejmen!"]
    Descendu, dolĉa ĉaro!
         (Venu kaj portu min for!)
Rim.: La vortoj inter krampoj povas esti kantataj kvazaŭ eĥe aŭ antifone. Oni povas dividi la kantantojn en du aŭ tri grupojn tiucele, aŭ solkantisto povas kanti la partojn inter ortaj krampoj.

Melodio: SWING LOW
Usona Tradicia (Negra Spiritualo)
MIDI RH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1