TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

La ilekso naskas beron de lakta blankec'

Originalo : Now the holly bears a berry
Alia Traduko : La ilekso havas beron

Anonima karolo anglalingva el Kornvalo, 19a jc
Esperantigis : ROS' Haruo, ĉ 1991

Fonto : RH

  1. La ilekso naskas beron de lakta blankec',
    Kaj Maria naskis bebon en silka tol-pec':
          Kaj Maria la Savonton naskis laŭ Biblia tekst',
          Kaj l' unua arbo en l' arbaro estis ileks', ileks', ileks',
          Kaj l' unua arbo en l' arbaro estis ileks'!

  2. La ilekso portas beron de herba verd-kolor',
    Kaj la kruco portis Kriston en morta dolor':
          Kaj Maria la Savonton naskis laŭ Biblia tekst',
          Kaj l' unua arbo en l' arbaro estis ileks', ileks', ileks',
          Kaj l' unua arbo en l' arbaro estis ileks'!

  3. La ilekso havas beron nigregan kiel karb',
    Kaj Jesuo por ni ĉiuj mortis sur kruca arb':
          Kaj Maria la Savonton naskis laŭ Biblia tekst',
          Kaj l' unua arbo en l' arbaro estis ileks', ileks', ileks',
          Kaj l' unua arbo en l' arbaro estis ileks'!

  4. La ilekso donas beron de sanga ruĝeg',
    Kaj ni fidu al la relevito, la Alfa-Omeg':
          Kaj Maria la Savonton naskis laŭ Biblia tekst',
          Kaj l' unua arbo en l' arbaro estis ileks', ileks', ileks',
          Kaj l' unua arbo en l' arbaro estis ileks'!

Melodio : SANS DAY
Anonima Kornvala Melodio, 18a jc.
MIDI OBC*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1