TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

JESUO : “EMANUEL
DIA KUNESTADO

Amiko sur la vivo-vojo

Anonima, NV 191 (KK)

Fonto : Ad 580

  1. Amiko sur la vivo-vojo, estu kun ni!
    Vin vokis ĉiu trista homo: estu kun ni!
    Vagadas homoj, tempo fuĝas, sed daŭras Via nom',
    eĉ se Vi plu al ni misteras. Estu kun ni!

  2. Dum koro kantas kaj fieras, estu kun ni!
    Dum ni angoras kaj esperas, estu kun ni!
    Se tiel ni rapide kuras al nova vivo-cel',
    ni fide iru laŭ Di-vero. Estu kun ni!

  3. Dum tuta mondo nin allogas, estu kun ni!
    Dum endas peni, viv-oferi, estu kun ni!
    Se nia hasta penso flugas tra fora univers',
    kaj Vin, ho Dio, ni forgesas: Estu kun ni!

  4. Dum vojo estas al ni peza, estu kun ni!
    Dum ni respondojn vane serĉas, estu kun ni!
    Se ni sopiras al patrino, al ŝia kora am',
    Vi tiam montru vojon Vian. Estu kun ni!

Melodio : ESTU KUN NI
Anonima, verŝajne en NV
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1