VESPERO

Ora sun' vespera

Germana originalo : Goldne Abendsonne

Verkis (germane) : Nekonata verkinto
Esperantigis : O. SCHROETER

Fonto : DLE p. 17 (= Ad 918)

  1. Ora sun' vespera, estas bela vi!
    Vidas ĉiam ĝoje vian brilon mi.

  2. Jam en infaneco mi rigardis vin,
    kaj la virt-deziro regis ĉiam min.

  3. Kiam mi vespere miris antaŭ vi,
    min refreŝigante, Dion sentis mi.

  4. Sed de vi, ho suno, rerigardas mi
    kun pli alta ĝojo sur min tie ĉi.

  5. Formis ja nin ambaŝ de l' kreinto man':
    vin radi-vestitan, min en polva lan'.

Melodio: GOLDNE ABENDSONNE
Komponis : Hans Georg NÄGELI
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1