DANKO AL DIO

Nun ĉio vivanta

Originalo : Let all things now living

Gloru la Eternulon el la tero, marmonstroj kaj ĉiuj abismoj; Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo, ventego, kiu plenumas Lian vorton; Montoj kaj ĉiuj montetoj, fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj; Bestoj kaj ĉiaj brutoj, rampaĵoj kaj flugilaj birdoj; Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj, princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero; Junuloj kaj junulinoj, maljunuloj kaj knaboj. Psalmo 148.7-12

Verkis (angle) : Katherine K. DAVIS, 1939
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1992

Fonto : Ad 620

  1. Nun ĉio vivanta kuniĝu en kanta
         triumfa glorado de l' Dia aktiv'.
    Li kiu nin kreis, protektis kaj benis,
         nin patre kondukos tra tuta la viv'.
              Sub Dia standardo avancas la ardo
                   de l' fajra kolono en nokto kaj fum',
              ĝis ombroj vanuos, obskuroj disfluos,
                   dum plu ni vojaĝas de lumo al lum'.

  2. Li ordon elektas, la stelojn direktas;
         en sia orbito obeas la sun'.
    Altaĵoj kaj montoj, riveroj kaj fontoj,
         profundoj de l' maro gloradu Lin nun.
              Ni same proklamu, kun ĝojo Lin amu,
                   ni laŭdu per kanto en gaja ador',
              ĝis ĉio vivanta kuniĝos en kanta
                   dankado al Dio plejalta en ĥor'.


Melodio: (THE) ASH GROVE
Tradicia Kimra Melodio
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1