TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

UNUECO EN KRISTO

En Krist' ne estas sud' aŭ nord'

Originalo : In Christ there is no East or West

Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. : Galatoj 3.28

Verkis (angle) : William Arthur DUNKERLEY, 1908,
Sub sia pseŭdonomo John OXENHAM
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1982
Prilaboretis : ROS' Haruo

Fonto : TK 81 (kp Ad 558)

  1. En Krist' ne estas sud' aŭ nord',
         Oriento, okcident',
    Sed nur gefratoj en konkord'
         Sur ĉiu kontinent'.
  2. Interligiĝu ĉies kor'
         En Li, la Dia Fil'.
    Lin servi estu de l' homar'
         La firma or-ligil'.
  3. Manplektu, fratoj de la fid'
         El kiu ajn naci';
    Servante Patron kvazaŭ fil'
         Parencas vi al mi.
  4. En Krist' kuniĝas sud' kaj nord',
         Oriento, okcident':
    Pro Kristo iĝas unu ni
         Sur ĉiu kontinent'.

Rim. : La vorto "oriento" (en la unua kaj kvara strofoj) kantendas trisilabe, kvazaŭ oni literumus ĝin "orjento"; tion signas la streketo sub la koncernaj vokaloj.

Melodio : MCKEE
Anonima Spiritualo de Afrikdevenaj Usonanoj, 19a jc.
Aranĝis : Harry T. BURLEIGH, 1939
MIDI RH

Alternativa Melodio :
ST. PETER
Komponis : Alexander Robert REINAGLE, 1836 : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1