Sati-Sistemo
por Bruligi vidvinojn
Ĉu oni povas imagi ke vidvino volus
mortigi sin sur la ŝtiparo de sia edzo? Tio ne estis rara, sed parto de
la ĉiutago ĝis antaŭ 65 jaroj en Nepalo. De antikva tempo, estis kutimo laŭ
hinda religio ke se iu viro mortis, lia edzino kune finis
sian vivon per sankta sinbruligado, tiel nomata sati.
Dum la evoluo de homo civilizacio, virinoj
estis ĉiam subpremataj el socia, ekonomia, religia
kaj politika vidpunktoj.
Ankaŭ en aziaj landoj, virinoj ofte vivas
kompatindan vivon. Sati estas nur unu el multaj
ruzaj teknikoj kiujn viroj elpensis por ensemi en virinoj
la iedon ke ili ne havas vivon krom tio allasita de viroj. Estas multaj similaj kutimoj en
la mondo, sed eble ĝi estas la plej kruela.
Laŭ la kutimo, oni ne permesas
al la vidvino eĉ plori post la morto de sia dezo. Ŝi devas resti kvieta kaj mediti,
por ke ŝia mortinta edzu akiru luksan lokon en paradizo. Kiam luksan lokon en paradizo.
Kiam viroj aranĝas la la ŝtiparon por
la kremacio, virinoj beligas la vidvinon kiel novan edzinon,
per banado, kombado, ŝmirado, vestado ktp. Poste, pastroj faras specialan adoradon
de la vidvino kvazaŭ ŝi estus diino. Aliaj faras kvazaŭ ili haltus
ŝin por ke ŝi ne plenumu sati. Ŝi devas siaparte diri
ke la prospero de ŝia edzo pli valoras ol ŝia
vivo, kaj estas do ŝia devo ke ŝi oferu sian
senvaloran vivon por li.
Oni preparas la funebran ŝtiparon apud rivero,
kaj la plej aĝa filo de la mortinto ekbruligas ĝin.
Tiam la vidvino devas iri al la brulanta ŝtiparo,
ĉirkaŭiri ĝin trifoje, saluti ĝin
kaj fine grimpi sur ĝin kaj fine grimpi sur ĝin
sen versi larmojn kaj sidi trankvile ĝis ŝia
ekzisto estingiĝas.
La inteligentuloj, speciale bramanoj,
ĉiam havis logikajn kialojn por la kutimo pretaj. Laŭ hinda tradicio la edzino
estas "duonkorpo" de sia edzo.
Se la edzo ne vivas, la vidvino ne indas vivi sen
sia alia duono, kaj la bona metodo por liberigi sin estas
sati. Alia logikero estas jene: La edzo ĉiam zorgas pri tio
ke la edzino estu feliĉa.
Li laboras kaj gajnas monon por ŝi kaj aliaj
membroj de la morto de sia edzo,
devas rekompenci tiun bonecon per tio, ke ŝi
zorgas pri lia eterna vivo en paradizo. Ŝi faras plej bone se ŝi
iras en paradizon kun sia edzo kaj helpas pri ĉio
bezonata de li. Tio estas la repago de la ŝuldo
kiun ŝi prenis al si per la edziniĝo. Alia pli praktika logiko: Sekso
estas unu el bazaj bezonoj de homoj.
Post la morto de sia
edzo, la vidvino ne povas satigi ŝin sekse,
kaj morto pli bonas ol soifa vivo.
Do, religio ebligas al vidvinoj liberigi sin de
tiu soifo.
En la 16a jarcento, kiam Reĝo Yognarendra
Malla mortis, liaj 35 edzinoj kune faris sati. En la 18-a jarcento, sati pli
kaj pli oftiĝis.
La bramanoj trovis pli terurajn argumentojn por
daŭrigi la kutimon. Al virinoj estis donita la rajto
fari ĉion ajn por certigi la tujan morton de vidvinoj. Oni perforte devigis virinojn sekvi
siajn edzojn; se ili ne pretis, oni preskaŭ mortbatis
ilin kaj ĵetis ilin sur la fajron.
La kruela moro ne mildiĝis ĝis Ĉandra
Ŝamŝer, la tiama ĉefministro, faris leĝon
kontraŭ ĝi en 1929.
Tamen antaŭ nur kvin jaroj, la novaĵo
aperis en ĵurnaloj ke iu bopatrino irigis sian bofilinon
sur la ŝtiparon.
-Rajen
Manandhar
|