Parlamenta
Elekto '94 en Nepalo
Nepalo nun
havas novan registaron, formitan de la komunista partio. Rezulte de la mezelekto de la 15a
de novembro 1994, la prezidanto de la Nepala Komunista
Partio (Unuiĝinta Markisma kaj Leninisma (NKP-UML),
S-ro Man Mohan Adhikari, nomiĝis ĉefministro
de Nepalo. S-ro
Adhikari estas la unua komunista ĉefministro de la
lando.
La
Nepala reĝo, Birendra Bir Bikram Shah Dev, nomis
S-ron Adhikari kiel ĉefministron la 29an de novembro. Sub la estreco de S-ro Adhikari
formiĝis nova registaro de dek kvin ministroj.
En
tiu ĉi parlamenta elekto 205 seĝojestis prikonkursitaj,
el kiuj la NKP-UML kaptis 88, la Nepala Kongresa Partio
(NK) 83,
la Nacia Demokratia Partio (RPP) 20, la Nepala Partio
de Bona Ideo 3, la Nepala Laborista kaj Farmista Partio
4 kaj sendependaj kandidatoj 7. Entute, 24 partioj partoprenis kaj
1442 homojkandidatiĝis en tiu ĉi elekto. Neniu partio sukcesis akiri la plimultecon;
la komunistoj do formis malplimultecan registaron. La 10an de julio 1994, pro la parlamenta
malkonsento de la dankpropono post la jara reĝa prelego,
la pasinta ĉefministro, S-ro Giriĝa Prasa Koirala
mallonga tempo la mezelekto estis anoncita.
Ĝi estis la dua parlamenta elekto post la
revolucio de aprilo 1990. Sekve de la unua elekto de 1992,
la NK formis demokratian plimultecan registaron sub la
estreco de S-ro Koirala, kaptinte 113 el 205 seĝoj.
Dum tiu periodo, la NKP-UML estis ĉefa opozicio
en la parlamento, sed nun la NK ludas tiun rolon.
Rezultoj de la Parlamenta Elekto '94
–
Politikaj
partioj
|
Nombro
da kandidatoj |
Vekintaj kandidatoj |
Nepala Komunista Partio (NKP-UML)
|
196 |
88 |
Nepala Kongresa Partio (NK) |
205 |
83 |
Nacia Demokratia Partio (RPP)
|
202 |
20 |
Nepala Partio de Bona Ideo |
86 |
3 |
Nepala Laborista kaj Farmista
Partio |
27
|
4 |
Aliaj partioj |
341 |
0 |
Sendependaj kandidatoj |
385 |
7 |
Entute:
|
1442 |
205 |
Fonto: Raporto de la Elekta Komisiono,
1994
-Rabindra
Roy
|