Nepalo-
celo de touristoj
La himalaja lando de Nepalo estis kvazaŭ
planita por tiuj kiuj volas esti proksimaj al natura beleco
kaj freŝa aero.
Ĝi nomiĝas "la loĝejo de dioj" pro
la ĉiela karaktero de sia pejzaĝo, kaj ĝi
ankaŭ rajtas fieri pri historiaj, religiaj kaj kulturaj
remarkindaĵoj. Ekde la antikva tempo sanktuloj
kaj saĝuloj vizitas la Himalajon por mediti, atingi
la internan pacon kaj esti en dia ĉeesto.
La Himalajo estas la plej nova kaj alta
montaro de la mondo, kaj granda parto de ĝi situas
en Nepalo. Ekzistas pli ol 1000 meotpintoj
en Nepalo, kaj ok el ili havas altecon de pli ol 8000
metroj.
Antaŭ 1951 Nepalo estis fermita
al eksterlandanoj, sed nun ĝi bonvenigas anoj de
ĉiu terlando. En Nepalo turismo estas tre prospera
branĉo de komerco.
La lando lernas pli kaj pli kontentigi gastojn,
por ke ili reiru al siaj hejmlandoj kun sufiĉe da
bonaj memoroj pri sia vizito.
Piediremaj turistoj trovos montajn provincojn
plenajn je nepala ĉarmo, kaj kun multaj etnoj, tradicioj,
kulturoj ka vagvojoj.
Por piedvagi oni ne bezonas specialan trejnadon,
multekostajn ilojn aŭ grandan teamon.
Nur du sanaj gamboj kaj entuziasma koro sufiĉas
por trovi ne antaŭimagitajn pejzaĝojn. Vilaĝoj, arbaroj, valoj kaj
eskarpoj estas iuj el la celoj dum memorindaj piediradoj
en la 793 kilometroj de oriento ĝis okzidento.
Paginte iom da mono al la registaro,
oni ricevas piedirad-permesilon por viziti elektitan provincon,
sole aŭ kun akompanantoj.
Hoteloj aŭ restoracioj povas troviĝi
survoje, sed mi sugestas ke vi kunportu ĉiujn bezonatajn
aĵojn. Estu
tamen preta kutimiĝi al la lokaj viv- kaj manĝmanieroj. Kaptu la okazon amikiĝi kun
la lokaj popoloj, lerni kelkajn vortojn el ilia lingvo
kaj uzi ilian salutmanieron.
Neniam rigardu viajn gastigantojn kiel anojn de
bestoĝardeno, kaj neniam fiere montru vian riĉecon.
Mi opinias ke la Nepala E-organizaĵo
povas sufiĉe bone aranĝi piediradan programon
por esperantistoj. Nepalo certe havas ion interesan
por ĉiu naturama esperantisto kiu volas ĝui
ĝian verdan belecon.
-Gim
Jong Ĝin
|