Koreio,
mia sperto
Unue mi volas danki al la Universala
Esperanto-Asocio, kiu invitis min partopreni en la 79a
Universala Kongreso en Koreio.
Fakte por mi tio estis mia unua UK.
Kiam mi atingis Seulon, mi renkontis esperantistojn
el 65 landoj, pro kio mi ĝojis tre multe.
Mi partoprenis en la solena inaŭguro
kaj havis la ŝancon diri la saluton al kongresanoj
por mia lando. Devigite elekti inter la amaso da
programeroj de la UK, mi decidis partopreni la Cseh seminarion
kaj Cseh-kurson inter aliaj.
Tio montriĝis tre utila por mi.
Mi partoprenis ankaŭ aliajn programerojn kaj
estis speciale aktiva dum tiuj rilataj al la azia agado.
Mi propagandis pri la Internacia Himalaja Renkontiĝo,
kiu okazos de la 26a de februaro ĝis la 9a de marto
1995 en Nepalo.
Tuj post la Universala Kongreso mi partoprenis
en la 28a ILEI Konferenco, kaj tuj post tiu en la Internacia
Junalara Kongreso dum 4 horoj.
Samtage la membroj de la azia karavano ekiris sur
prelegvojaĝo en diversaj urboj, nome Teajon, Kwangu,
Teagu kaj Pusan.
La Teajon Expo '93 estis belega. Ni ĝojis tre multe dum la vojaĝo en Koreio.
Bedaŭrinde ni ne havis ŝancon viziti
la oficejon de la Korea Esperanto-Asocio, ankaŭ se
ni vizitis esperantajn klubojn de la plej grandaj urboj
de Koreio. Ĉiuj esperantistoj de Koreio estas aktivaj,
sed mi pensas ke la esperanta movado en Teagu estas aparte
forta.
Kiam ni finis la prelegvojĝon en
Koreio, ni vojaĝis de Pusan per ŝipo al Ŝimonoseki
(Japanio).
('Japanio, Mia Sperto' en la venonta
numero)
-Mukunda Raĝ 'Pathik'
|