Jomari
Punhi
Jomari Punhi estas unu festivalo el
multaj festivaloj de Nepalo.
Ĝi okazas en decembro kaj speciale en la Katmando
Valo. En la tago de la festivalo oni manĝas
iun panon nomatan jomari, kaj la tago mem estas
la plenluna tago (en la nevaa lingvo punhi signifas
'plenluna tago'). Pro tio la festivalo nomiĝas
Jomari Punhi.
Oni faras jomari de novrikoltita
rizfaruno. La
formo de jomari estas konusa.
Oni kredas ke ju pli la pinto longas, des pli la
venontaj tagoj lonĝiĝos.
Farante jomari, oni enmetas dolĉajojn
por ke ĝi estu bongusta. Dum dek kvin aŭ dudek minutoj
oni vaporkuiras ĝin kaj tuj poste la familio manĝas
ĝin kune.
En tiu tago, nevaanoj kuiras kiel eble
plej multajn specojn da jomari. Ili ankaŭ faras figuron de
la dio de faruno kaj metas ĝin en la grenujon. Starigante ĝin ili adoras ĝin
kaj petas ke la grenujo ĉiam estu plena.
Post la adoro, familianoj kune denove manĝas
jomari. Ĉi-tage geknaboj de ĉiuj
kvartaloj iras de domo al domo kaj petas donacon de jomari. Ili kantas apartan kanton pri
jomari antaŭ la domoj.
Familioj disdonas la manĝaĵon el sia
provizo kun plezuro.
Laŭ la sankta libro Viŝnupuran,
se iu adoras la dion en tiu ĉi tago per jomari,
tiu feliĉiĝas kaj la grenujo ĉiam plenos.
Unu rakonto pri Jomari Punhi menciita en la sankta
libro estas jena:
Estis unu pia riĉulo, Suĉandra,
en la urbo de Panĉal.
Li kaj lia edzino ambaŭ estis fiedlaj al la
dio Viŝnu. En la plenluna tago de decembro,
la geedzoj purigis sian domon kaj kuiris jomari. Kuirinte ĝin, ili manĝis
unu parton kaj donis alian parton al aliaj personoj por
ke ili manĝu. La dio volis provi ilin. Li maskovestis sin kaj iris por
peti manĝaĵon.
La edzino de Suĉandra bonvenigis lin kaj donis
veston por ke li vestiĝu per ĝi kaj donis jomari
por ke li manĝu.
Regardinte ŝian afablecon, la dio Regardinte
ŝian afablecon, la dio feliĉiĝis.
Finfine, li montris al ili sian origianan formon. Helpinte ili per konsiloj, li malaperis.
Ili enmetis la citron en la grenujon kaj adoris
la dion per konusa jomari dum kvar tagoj.
Ili agis tiel kiel la dio sugestis.
Tio prosperigis ilin, kaj ili posedaĵo
pli multiĝis.
Ili plu sanis kaj eĉ pli fortiĝis.
Rigardinte ilian prosperon, aliaj ankaŭ komencis
fari jomari.
Tiel la festivalo evoluis en la plenluna tago de
decembro.
Do,
Jomari Punhi estiĝis grava festivalo.
Oni vizitas sanktejojn, portante jomari, por
adori la diojn.
En la katmando Valo, estas templo Dhanjeŝvar
Mahadev, kaj granda pilgrimo al ĝi okazas dum la
festivalo.
Ankaŭ en la dua, kvara, sesa, oka,
deka, kaj dek dua naskiĝtago de gefiloj de nevaanon
oni kuiras jomari kaj disdonas ĝin al proksimaj
parencoj. La historio montras ke la kutimo
kuiri jomari komenciĝis dum la tria jarcento.
- Narendra Manandhar
|