montejo
jaro-2, n-ro: 6, februaro/marto/aprilo 1995

 

 

 

Redaktante

 

Ekde la lasta numero de Montejo multe da akvo jam fluis sub la proverban ponton.  Nepalo havas novan registaron (v. pĝ 3).  Multaj festivaloj estas celebritaj (v. pĝ 4 por unu el ili).  Kaj pluraj membroj de nia asocio havis la ŝancon partopreni en la Universala Kongreso en Seulo (v. pĝ 8).  Ĉiuj aspektoj de tiu lasta imponis al ili, ĉar escepte de unu persono, neniu el  la grupo jam antaŭe ĉeestis tian okazaĵon.  Koreio estas bela lando, kaj ĝia popolo gastama kaj verva.  La prezidanto de NespA kaj membro de la azia karavano, Mukunda Raĝ Pathik, metis siajn impresojn pri la korea evento sur paperon por niaj legantoj (v. pĝ 10).

Al ni en la animon eniĝas la sento ke nia malgranda ŝnurero de la E-movado nun pli kaj pli interplektiĝas kun tiu multe pli granda parto ekster niaj landlimoj.  Kaj ankaŭ inverse, kiel montriĝas per la aliĝado de ĝis nun dek kvin homoj al la unua Internacia Himalaja Renkontiĝo (v. pĝ 8).  Ĉeestinte la UK, ni nun scias iom pli pri tio, kion niaj gastoj atendas dum tiaj eventoj.  Nia espero estas ke ili bedaŭras la neceson foriri je la fino de la renkontiĝo kaj volos baldaŭ reveni.  Pli pri tio en la venonta numero.

 

 

enhavoj

Parlamenta Elekto '94
Jomari Punhi
Junulara Ĝardeno
Nepalo – celo de Turistoj
Sistemo por Bruligi vidvinojn
La verkisto Diamond Ŝamŝer
Koreio, mia sperto

 

nepali font: kantipur

;DkfbsLo

df]Gt]of]sf] ljutsf] c+s b]lv o; c+s ;Dd ljljw 36gfqmdx? ylkP . g]kfndf gof“ ;/sf/, ljljw rf8kj{, g]kfn P:k]/fGtf] ;+3sf ax' ;b:oLo 6f]nLsf] ljZj P:k]/fGtf] ;Dd]ngdf ;xefuL .

xfd|f] ;fgf] k|of;af6 yfngL ePsf] o; P:k]/fGtf] efiff k|ltsf] of]ubfgn] lj:t[t ?k lnO{ !$ kmfNu'gb]lv @^ kmfNu'0f;Dd x'g] cGt/fli6«o lxdfno e]63f6 sfo{qmddf & b]zsf !$ hgf P:k]/flGt:tx?nfO{ cfslif{t ug'{ lgZro klg uf}/asf] s'/f xf] .

>4]o kf7sx?sf] ;xof]u / ;'emfjsf] ck]Iff ub}{ cGt/f{li6«o lxdfno e]63f6sf] ljz]if c+ssf] ?kdf km]/L b]vf kg]{ k|0f ub{5f}+ .

 

download font from kantipuronline.com

 

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

 

Hosted by www.Geocities.ws

1