Junulara
Ĝardeno
Estas iu organizo kiu aranĝas kongreson,
kie oni povas amikiĝi, kanti, danci kaj babiladi
kun gejunuloj de pli ol dudek landoj sub unu tegmento. Tiu organizo estas TEJO (Tutmonda
Esperantista Junulara Organizo), kaj tiu kongreso estas
la IJK (Internacia Junulara Kongreso), la sola kongreso
en la mondo en kiu oni povas interkompreniĝi kun
diverslandanoj gejunuloj sen tradukanto.
Fondita en 1935, TEJO nun havas tridek
sep landajn sekciojn kiel fortajn manojn. Ekde la komenco ĝi funkcias
kiel ponto inter diverslandaj junaj parolantaj de Esperanto,
okazigante diversajn programojn, el kiuj la plej grava
estas la IJK.
Post sia fondiĝo TEJO okazigis
la IJK ĉiujare krom, pro la dua mondmilito, la sep
jaroj inter 1940 kaj 1946.
Do, de la plej malgranda kongreso en Francio en
1957 kun 30 partoprenantoj ĝis la plej granda kongreso
en Pollando en 1987 kun 1034 partoprenantoj, TEJO sukcesis
okazigi kvindek junularajn kongresojn ĝis nun. La pasinta estis en Chanon, Koreio.
La kunvenejo de la 50a IJK, Dankook
Universitato de Koreio, estis vera ĝardeno por la
241 la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto.
Energie laborante por la prezidantoj, Edlyn Teske
kaj Danny Ten Haf, multe kontirbuis al la sento de frateco
inter la partoprenantoj. Alia persono kiu altiras la atenton
de kongresanoj estis la ĉeforganizanto de la 51a
IJK, estrarano Jelena.
Dank' al la senlacaj kaj celtaŭgaj laboroj
de LKK-anoj, ĉiuj
matenoj alportis valorajn spertojn, kaj kiuj la partoprenantoj
facile forgesis pri la horo.
Oni miris kiam la suno ekbrilis en la pura ĉielo.
Kompara kun la mondo, nia movado estas
nur eta, sed ĝi vere, ni fervore kredas, estas paca
ĝardeno. Kial ni ne blovu la bonodorojn de
nia ĝardeno al ĉiu urbo kie okazas la IJK, per
tio ke ni aranĝas iajn programojn pri sociaj problemoj
de tiu urbo por la urbanoj mem. Tial ni povas postlasi memoraĵojn
de junaj esperantistoj al civitanoj de la konresa urbo.
Tiu ĉi korea bukedo de gejunuloj
jam disiĝis.
Venontjare ĝia bedo estos en Sankt-Peterburgo
ekde la 31a de julio 1995. La kongresa temo: "Junularo, kiu
ne nur dancas."
-Diperndra
Kumar Piya
|