montejo
jaro-2, n-ro: 6, februaro/marto/aprilo 1995

 

BIOGRAPHIO

La verkisto Diamond Ŝamŝer Rana

 

Unu el la plej influaj familioj de Nepalo estas la Rana-oj.  Ili ekaperis sur la nacia scenejo en 1846, kiam la unua Rana, Jang Bahadur, proprigis al si la povon, farante la reĝon nura pupo.  Post mallonga tempo li ŝanĝis sian familian nomon de Kunwar al Rana, atentigante tiamanire al sia pretendo esti pura ido de la militista kasto.

 

Inter liaj ambicioj estis tiu de atingi la gloron de la reĝfamilio, sen tamen subfali sub celon li klopodis, kun sukceso, aranĝi geedziĝojn de siaj idoj al tiuj de la reĝa Ŝah-familio.  Por eviti ties dekadencon, li starigis sistemon, je la fino de ĉefministro transiĝis unue ne al liaj filoj sed al liaj fratoj kaj nevoj.

 

La rezulto estis periodo de malliberala regado plena je konspiroj.  Kiam, ekzemple, unu sekvanto de Jang, Rana Uddip Singh, minacis reversi la sistemon, dek sep fratoj de la Ŝamŝer-branĉo de la familio lasis lin mortigi kaj kaptis la povon por si. 

 

Diamond Ŝamŝer Rana estas ido de tiuj Ŝamŝer-oj, sed unu kiu disvolvis sintenon kontraŭstarantan al tiu de liaj prapatroj.  Aktiva kaj en politiko subtenas demokratiajn principojn.  Nun li estas regardata kiel la unua vera kaj nun plej eminenta skribanto de historiaj romanoj en la nepala lingvo.  La periodo kiun li priskribas en siaj verkoj estas ĝuste tiuj 104 jaroj de la regado fare de la Rana-oj.

 

Diamond Ŝamŝer plenaĝiĝis en tradicia Rana-familio.  Rana-aj viroj estis plejparte oficiroj aŭ oficistoj, kaj la patro de Diamond Ŝamŝer ofter posteniĝis ekster la valo de Katmando- kio malhelpis la lernejan sukceson de lia filo.  Tiu tamen povisintime observi la morojn de la Rana-oj – scio kiu donis frukton kiam li komencis skribi pri antaŭaj membroj de la familio, unue keil oficiro mem, kaj poste en malliberejo, post kiam li, la unua Rana faranta tion, postulis la finon de la Rana-a regado.

 

La ĝenerala opinio estas ke Seto Bhag [La blanka tigro] estas la plej bona nepallingva historia romano ĝis nun skribita.  Jam tradukita en plurajn lingvojn, ĝi koncentriĝas sur la destino de Jagat Jang, la filo de Jang Bahadur kaj sekve homo kies ambicioj estis tragike frakasitaj per la politiko de sia propra patro.  Aliaj du ĉefverkoj havas la titolojn Basanti (nomo de virino kies amanto devis suferi eklipson dum la leviĝanta potenco de Jang Bahadur kaj Satprayas [Klopodo pri boneco].

- Philip Pierce

enhavoj

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

 

Hosted by www.Geocities.ws

1