La
Templo de Ĉangu Narajan
Oni ne troigas kiam
oni diras ke Nepalo estas subĉiela muzeo kun nekalkulebla
amaso da temploj kaj stupoj.
La valo de Katmando (inkluzivante la ĉefurbon
Katmando kaj la proksimajn urbojn Patan kaj Bhatkapur)
estas aparte plena je historiaj konstruaĵoj.
Unu el la plej elstaraj
monumentoj de la valo estas Ĉangu Narajan.
La juna reĝo Mandev konstruigis ĝin en
la kvina jarcento por feliĉigi sian patrinon.
La templo
posedas idolon de Naraja (aŭ Viŝnu, laŭ
hindua kredo la prizoganto de la mondo).
Ekster la templo staras turo sur kion la reĝo
enskribis liston de siaj venkoj. La turo enskribis liston de siaj
venkoj. La
turo atestas ke la templo datiĝas de la kvina jarcento.
Tiu ĉi do estas la plej malnova konstruaĵo
de Nepalo.
La du-etaĝa templo
estas impone dekorita en ŝtono, ligno kaj metalo.
Ĝi havas naŭ belajn pordojn – po tri
en tri el la kvar flankoj – kovritajn de metaloj.
La lignaj apogiloj sub la tegmento elmontras la
dek inkarniĝojn de Viŝnu laŭ hindua mitologio.
Ekster la templo, la naŭ pordoj estas gradataj
de po du mitologiaj bestoj similaj al leonoj, kaj la templo
estas ĉirkaŭigita de diversaj turoj kaj iloj
uzataj de Narajan kaj aliaj dioj.
Ne nur la templo sed
ankaŭ ĝia loko estas bela: unu monteto 5 kilometrojn
nordoriente de Katmando. Inter la vidindaĵoj estas serpentanta
alirvojo kaj ĉiam brilanta Himalajo.
-
“Suŝil” Tulsio
|