KULTURO

 enhavoj

redaktante
ŝivaratir
aidoso regas Nepalon
mi la poeto
templo de ĉangunarayan
patan, najbara urbo
agadoj
Mit

Amikeco – tiun ĉi vorton oni tre ofte uzas en Esperantujo.  Kiel tiu, amikeco estas io, kio interligas rasojn, kulturojn, lingvojn aŭ landojn.  Sed amikeco povas esti diversgrada.  En Nepalo la plej profunda grado nomiĝas mit.

La kutimo de mit estas preskaŭ tiom malnova kiom estas la civilizacio.  Oni povas trovi ekzemplojn de mit eĉ en la hindua mitologia rakonto Ramayana.

Mit signifas simple ‘amikon,’ sed la vorto posedas sanktan aŭron.  Neniu rigardas la mit-rilaton kiel bagatelaĵon.  Tio estus peko.  Kiam du personoj decidas fariĝi mit-amikoj, ili ĉesas nomi sin eĉ per antaŭnomoj, estante devigitaj uzi la nomon mitĝju (aŭ mitini inter virinoj).  Ili intimiĝas kvazaŭ ili estus membroj de la sama familio.

Kutime oni eniras mit-rilaton kun iu homo de la sama aĝo, sekso, sociekonomia nivelo, religio, kasto kaj ideologio, sed ne nepre.  Kelkaj preferas alikastanan pli ol samkastanan mit-amikon.

Ĉu viroj aŭ virinoj, kiam oni kuniĝas por esti mit, oni devas sekvi bone konatan proceson.  Oni “geedziĝas,” kvazaŭ la unu mit estus viro kaj la alia estus virino.  Trumpetistoj estas dungitaj kaj festoj okazigitaj.  Malgraŭ tio, ke la tuta afero ŝajnas havi iom absurdan aspekton, kaj iuj povus ekpensi ke la mit-amikoj estas samseksemuloj, preskaŭ neniu alia ceremonio estas regardata tiel serioza kiel ĝi.

Bedaŭrinde, nuntempe la kutimo de mit malrapide malaperas.  La vero estas ke ĝi postulas senton de la sankteco de la rilato – senton tre malfacile subteneblan en la moderna mondo.  Homoj nun parolas pri mit tre malserioze (estis iam tempo kiam mit-uloj diris, “Mia edzino estas la edzino ankaŭ de mia mit”!). Nun oni emas kuniĝi per mit-rilato pro politikaj konvinkoj aŭ pro tio, ke oni havas la saman nomon.

Mia nomo estas Maja Rai (mi estas virino).  Do, se iu el vi havas intereson esti mia mit, bonvolu ... Por mi, aĝo, religio aŭ socia nivelo, kaj eĉ sekso ne gravas.  Tempo sanĝiĝas – mi scias ke finfine mit estas mit.

- Maja Rai

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

Hosted by www.Geocities.ws

1