Aidoso Regas Nepalon
La homaro antaŭ longe
konkeris ja la lunon, sed en la jaroj post tiu evento
aliaj aferoj prezentis sin por insturi al ĝi la humilecon.
Unu el ili estas la malsano nomata aidoso, kiu
estas trovita unuafoje antaŭ unu dekjaro kaj baldaŭ
fariĝis defio al la moderna scienco. Aidoso, nun tre fifama kaj timata,
vojaĝis kiel mondturisto de Afriko al Ameriko, kaj
de Eŭropo al Azio. Finfine ĝi alvenis sudaziajn
landojn. La
viruso de aidoso estas tiel insida ke neniu ŝajne
povas malhelpi ĝin penetri eĉ la plej isolitajn
lokojn de la mondo.
Transirante de korpo al korpo, la viruso de aidoso
estas nun internacia.
Aidoso atingis ankaŭ
Nepalon, kie ĝi estis unuafoje rimarkita, en eksterlandano,
en julio 1988. Nepalanoj, kiuj plejparte restas
fidelaj al la vivmaniero de la dekoka jarcento, frontas
nun la teruran minacon de la finjaroj de la dudeka jarcento. Laŭ la Projekto por la Kontrolado
kaj Antaŭmalhelpado de Aidoso, la serĉado de
homoj portantaj la aidosan viruson en Nepalo iĝis
iom pli vigla post 1988. Ĝis novembro 1993 185 tiaj
viktimoj (89 viroj kaj 96 virinoj) estis trovitaj inter
ĉirkaŭ 95.000 ekzamenintaj.
En tiu ĉi grupo 24 estis jam seroze malsanaj.
Ankaŭ laŭ la raporto, la nombro da viktimoj
kreskas je ducent procento ĉiujare.
La pordo estis malfermita
al aidoso en Nepalo unue de prostitutinoj revenintaj de
prostituenjoj en la Hinda Unio, kaj due por la donaco
de sango.
Ĉiujare proksimume dek
mil nepalaj virinoj estas venditaj al bordeloj en la Hinda
Unio. Se ili tie infektiĝas per aidoso,
ne estas permesate al ili plu loĝi en la prostituejoj. Ili do revenas Nepalon, tiel estigante
la unua pordo por kiu aidoso eniras la landon.
Dudeknaŭjara Anju estas
unu le la virinoj senditaj for de sia prostituejo en Bombay. Nun ŝi loĝas sola en la
monteta vilaĝo Melamĉi norde de Katmando kaj
funkciigas alkoholaĵejon. Ŝi estis vendita de
sia kuzo je 30.000 rupioj (600 usonaj dolaroj), kiam ŝi
estis dekkvinjara.
Ŝi diris ke ŝi devis kontentigi ĉirkaŭ
tridek personojn ĉiutage, kaj la mono ricevita estis
po inter kvin kaj tridek rupioj. Kiam la viruso de aidoso estis trovita
en ŝia sango, ŝi devis forlasi sian enspezfonton
kaj reveni Nepalon, kunportante la viruson kiel “donacon”
al sia naskiĝlando.
Nepalanoj kiuj vojaĝas
eksterlanden por labori aŭ kun alia celo povas havi
kelktempan rilaton kun personoj infektitaj per aidoso.
Reveninte hejmen, ili kun granda fiero diras ĉion
imageblan al amikoj pri siaj spertoj kun fermadaj landanoj. Sed ankaŭ ili povas fariĝi
kondukilo de malamataĵo.
Nu, en Nepalo ne estas kutimo
ke oni aĉetas sangon por ŝpari monon.
Pro tio povas ofte okazi ke tiaj revenintaj el
eksterlando, donacante sangon envere donacas morton, prenantan
la formon de aisodo. Bedaŭrindas ke en Nepalo ne
ĉiuj malsanulejoj ekzamenas sangdonacojn.
Pro tio aidoso tre facile ricevas vizon al Nepalo.
Laŭ la supre menciita
raporto, inter la viktimoj de aidoso estis du virinoj
kiuj malsiniĝis kaŭze de la senatenteco de siaj
edzoj.
La manko de edukado certigas
ke viktimoj de aidoso pli kaj pli kreskos en Nepalo, ĝis
la malsano regos kiel diktatoro.
“Granda
problemo venas de eta plezuro.”
-
Dipendra Piya
|