FESTIVALO

 enhavoj

redaktante
aidoso regas Nepalon
mit
mi la poeto
templo de ĉangunarayan
patan, najbara urbo
agadoj

Ŝivaratri

Ŝivaratri estas unu el la plej carmaj festivaloj por hinduoj.  La festivalo okazas ĉiujare en la novluna nokto de la monato de februaro aŭ marto.

Dum la tago de la festivalo, de trua manteno ĝis nokto, amaso da pilgrimantoj (ankaŭ de Bharato venas miloj) iras al la templo de Paŝupatinat (aŭ Ŝivo), la dio de detruo kaj morto.  La adorantoj direktas sin al la templo post bano en la malvarma akvo de la Bagmati rivero.  Antaŭ la templo ili interpuŝiĝas por ekhavi la ŝancon vidi la vizaĝon de la dio.  Sukcesinte, ili aŭ restas apud la templo aŭ iras en la proksiman arbaron.

La nokto estas brua kaj brila pro la kantado kaj dancado ĉirkaŭ diverslokaj fajroj.  La fidelaj devas ne dormi, kaj ili pelje uzas narkotikojn kutimo kiu havas la sankcion de Ŝivo.  En la tuta lando hinduoj fervore preĝas al Ŝivo ĉi-tage por ke li lasu ilin eniru paradizon post la marto.  Ankaŭ en Bharato oni celebras Ŝivaratrion diversforme laŭ lokaj kutimoj.

- Razen Manandhar

 

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

Hosted by www.Geocities.ws

1