Mi,
la Poeto
Haribhakta Katuwal (1935-1980)
Post la eksciteco de sia serĉado
Mia koro vundita pro l’amara devo de perdado
Hodiaŭ ne volas verki poemon.
Supozeble tial, nerciso!
Anstataŭ via rideto, nun antaŭ miaj okuloj
Dancas la melankolia vizaĝo de tiu maljuna sinjoro
Kiu vicatendis hieraŭ dum horoj, sed vespere
Reiris hejmen, svingante malplenan kerosenujon.
Estus bone se mi ne estus poeto kaj
Povus esti keroseno pleniginda en ujon,
Povus bruli por la kuirado en iu domo de mia lando,
Povus ekbriligi la vizaĝon de iu malgaja maljunulo...
Sed narciso!
Mi iĝis poeto, kiu solvas neniun problemon de mia
lando,
Kiu implikiĝis nur en vian rideton.
La poeto estis indiĝeno
de Assam (provinco de Bharato kie loĝas multe da
nepalanoj), kaj lia amo de la nepala lingvo instigis lin
veni al Nepalo. Li verkis poemojn kaj kultivis ankaŭ
aliajn ĝenroj.
Elspezinte sian posedaĵon por la eldonado
de libroj, li mortis juna kaj malriĉa.
Tradukis
– Razen Manandhar
|