agadoj kaj vizito

 enhavoj

redaktante
ŝivaratir
aidoso regas Nepalon
mit
mi la poeto
templo de ĉangunarayan
patan, najbara urbo
La Unua Datreveno de Montejo

Okazis la unua datreveno de Montejo la 11an de septembro 1993.  Mukunda Pathik (la prezidanto de NespA).  Shreee Prasad Ŝrestha kaj Baikuntha Maskey (perantoj), Philip Pierce (la lingvokontrolanto), Marko Oni, Biŝnu Ratna Ŝakja kaj Ganga Malla esprimis siajn ideojn pri Esperanto kaj la rolo ludata de Montejo en la diskonigado de Nepalo tra la mondo.  Diperndra Pija, la ĉefredaktanto, prezentis la jarfinan raporton.  Razen Manandhar, la redaktanto kaj desegnanto, prezidis la programon.

 

Esperanto Klubo en Patan

Nepalo havas novan centron de Esperanto en Patan.  La 15an de decembro 1993 la estro de la loko komitato, Dilip Joŝi, inaŭguris la Klubon Esperantistan de Patan (KEP).  La dato ne estis hazarde fiksita, ĉar samokaze oni povas gaje festi la Zamebhof Tagon.

La nova klubo celas kunigi komencantojn kaj progresantojn, kaj kuraĝigi ili uzi Esperanton kaj disvastigi sian scion en Patan.

La estraro konsistas el: prezidanto – Razen Manandhar, vicprezidanto – Viĝaja Kriŝna Ŝrestha, sekretario – Kabindra Ŝakja, kasistino – Dibja Baĝraĉarja; aliaj aroj – Hari Dangol, Kiran Bhai Baĝraĉarja, Dharma Raĝ Ŝakja, Gjan Bahadur Maharĝan, Aŝok Ŝrestha, Subhadra Ŝakja kaj Ŝobhana Baĝraĉarja.

La adreso : Klubo Esperantista de Patan, P.O. Box 368, Patan (Lalitpur), Nepalo.

Esperantaj Kursoj

Dum la monatoj de januaro kaj februaro 1994 du Esperantaj kursoj estis kondukitaj de NespA kaj de la Klubo Esperantista de Patan.  En Katmando, Bharat Ghimire kaj Philip Pierce, kaj en Patan Razen Manandhar, instruis po ĉirkaŭ dek komencantojn.

 


Vizitoj

     S-ino Georgette Tourette de Lyon, Francio, venis Nepalon la 8an de decembro 1993 kaj restis ĝis la 20a.  Ŝi rondkvojaĝis la antikvajn templojn de Katmando kaj la belajn montojn en la proksimeco de Pokhara.

     S-ro Sato Ejĝi de Sapporo, Japanio, vizitis Nepalon de la 26a de aŭgusto ĝis la 6a de septembro 1993.  Li estas redaktaro de Fronto.

     S-ro Gim Jong Gin, dumviva membro de UEA kaj aktivulo de KEA, venis Nepalon en la lasta kvarono de 1993 precipe por ĝui la Himalajan.  Li agrable pasigis ĉirkaŭ unu monaton piedvagante en montaj lokoj.

     S-ino Faris Tan, juna Esperantisto de Singapura Esperanto Asocio, vizitis Nepalon kaj dum naŭ tagoj piedvagis kun kelkaj neesperantistaj amikinoj en la regiono de Langtang.

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

Hosted by www.Geocities.ws

1