Patan,
la Najbara Urbo de Katmando
Patan estas unu el la tri
ĉefaj urboj de la valo de Katmando. Situanta tri
kilometrojn sudoriente de Katmando trans la Bagmati rivero,
ĝi laŭ tradicio estis fondita en 229 p.K. dum
la regno de Vira Deva.
Ĝia formo estas cirkla, kaj en la kvar ĉefaj
direktoj troviĝas grandaj budhismaj teramasoj, kiujn
onidire Aŝoko la imperiestro de Bharato antaŭ
pli ol du miljaroj, lasis konstrui dum sia vizito en la
valo.
La urbo kreskiĝis sub
la influo kaj de Hinduismo kaj de Budhismo: pli ol duona
mil da hinduismaj temploj kaj la sama nombro da budhismaj
ĉajtjoj atestas la simbiozon tie de la du
grandaj religioj.
Krome staras diversloke monaĥejoj kaj tranoktejoj
por pilgrimantoj.
La kulmino de la urbo disvolviĝo
okazis dum la Malla periodo (de la 11a ĝis la 18a
jarcento), kiam la centra kvartalo, nomata Durbar Placo,
atingis sian hodiaŭan imponan formon. Inter la tieaj sanktejoj estas la
templo de Kriŝno, konstruita en la 16 jarcento sub
Reĝo Siddhi Narsingha Malla. Sur unu el giaj 21 pinakloj
estis enskribita la antaŭdiraĵo, ke la vera
morto de la reĝo okazos nur post kiam la pinaklo
falos surteren. Tiu fakte falis kvar jarcentoj post
la forpaso de la reĝo, kaj lia morto estis agnoskita
de la popolo nur tiam.
Simila kredo ekzistas pri
Reĝo Yoga Narendra Malla (la nepo de Siddhi), kiu
lasis konstrui antaŭ la Degutale templo kolonon kronitan
de statuoj de li kaj lia filo. Sur lia kapo sidas birdfiguro, kiu
signos la mordon de la reĝo per tio, ke ĝi forflugos. Ĝis nun tio ne okazis, kaj
servistoj ĉiuvespere ankoraŭ pretigas la liton
por la reĝo.
Unu poeto skribis antaŭ
du jarcentoj ke Patan havas ĉielan aspekton, estante
plena je la ĉantado de himnoj kaj je kantado, dancado
kaj amuziĝo, tiel ke la dioj rivalas pri la rajton
malsupreniri ĝui ĉion tion.
La hodiaŭa urbo malgajnis
parton de sia antaŭa allogeco, sed vagante tra ĝiaj
vojoj, oni tamen povas multloke rekapti senton de ĝia
pasinteco.
- Philip Pierce
|