UEA ankaŭ aktivas mem tiucele.
"S-ro Peter Weide"
Dum la finaj semajnoj de oktobro, ni
havis la plezuron bonvenigi ŝatatan amikon de NespA
al Katmando: S-ro Peter Weide de Germanio. Li jam venis antaŭjare kune
kun S-ro Simo Milojeviĉ.
Do, ni ne devis tre longe atendi lian duan viziton. Ĉi-foje ni petis lin partopreni
intervjuon, kaj li affable konsentis. Jen kelkaj eltiraĵoj el la
intervjuo, kiujn ni kunmetis laŭ niaj notoj:
D. Kial vi interesiĝas pri E-to?
R. Unue, miaj gepatroj estas esperantistoj,
kaj pro tio mi pelnaĝiĝis en E-ta etoso. Krome, E-to estas facila: per ĝi
oni povas kontaktiĝi kaj amikiĝi tra la mondo.
D. Kiajn malsimilojn vi trovas inter
la movadoj en Nepalo kaj Germanio?
R. En Germanio, same kiel en Nepalo,
estas junaj entuziasmaj esperantistoj. Pro la nova bazo en Nepalo, la movado
ne estas tiom forta kiom en Germanio. Sed aktivaj kaj entuziasmaj nepalaj
esperantistoj povas rapide plibonigi la movadon. Krome, la pozicio de la angla lingvo
ne etas tiom forta en Nepalo.
Pro tio estos miaopinie iom pli facile fortigi la
movadon tie ĉi ol en Germanio, ĉar germanoj emas
supozi ke la angla estas pli utila kaj bezonata lingvo ol
E-to.
D. Vi jam scias ke estas granda problemo
por asocioj en malriĉaj landoj pli fortigi la movadon. Ĉu vi ne pensas ke asocioj
en riĉaj landoj devas helpi al malriĉaj asocioj?
R. Efektive, eĉ asocioj en riĉaj
landoj ne estas riĉaj.
Ili ankaŭ devas fidi al subtenoj de membroj. Ili ne ricevas kontribuaĵojn
de registaroj por la E-movado.
Certe, se ili faras socialajn laborojn, ili povas
ricevi tian helpon.
La helpado de riĉaj al malriĉaj asocioj
do ŝajnas bona, sed tio ne ĉiam estas ebla.
D. Landoj en Europo, precipe la 12 landoj
de la EEK, unuiĝas tre rapide. Do, en tia situacio, kion vi pensas
pri la rolo de E-to?
R. La unuiĝo ne estas abrupta. La processo komenciĝis antaŭlonge.
Kaj ankoraŭ estas multaj venkendaj obstakloj.
Simile, ankaŭ E-to havas ankoraŭ longan
vojon, sed feliĉe la vojaĝo jam komenciĝis.
Estas nun personoj en la Eŭropa Parlamento kiuj
batalas por nia afero.
D. Ĉu vi ne opinias ke UEA devas
pli labori por enkonduki E-ton en novajn lokojn, etablante
bazojn tie anstataŭ koncentri sian energion en la landojn
kie ĝi jam estas forta?
R. Tio estas vera. Kaj mi pensas ke UEA ankaŭ
aktivas mem tiucele.
Sed la radiko finkreskos ne en unu nokto.
Ĉio okazos iom post iom.
Krom tio, UEA povas nur peti homojn klopodi por disvastigi
la lingvon, sed ĝi ne povas devigi ilin fari tion.
D. Kion vi farus por la plibonigo de
la movado, se vi estus la prezidanto de UEA?
R. Bedaŭrinde, aŭ eble ne,
mi ne estas la prezidanto.
Kaj mi ne sufiĉi bone scias pri la gamo de problemoj
kiujn oni frontas en Roterdamo por povi bone respondi la
demandon.
-Pradeep
Manandhar
|