La Deziro
Bal Krishna Sama (1902-1981)
Estas
deziro mia, ho dio!, ke kiam brulanta lito
Mian sangon sekigos kaj mi maltrankviliĝos pro la konflikto,
Tiam venu en mian buŝon nur la nepala drog-herbaro
Sur kiu restas malvarma melodia kiso de glac-montaro.
Ĉi
Nepalo estu prosperanta libere; inter popol' kaj reĝo
Kreskadu vaste la vitaro de sama paco kaj posedaĵo.
Ĉi mesaĝon mi sendu tien, kapon surkusenigante
sur Brahmanal,*
Kie estas Ŝankar',* la atestanto de espero post mort-batal'.
En
templo kiam tonas sonorilo respondanta 'tiel estu',
Ridante trankvile ja tiam, rigardante Nepalon, mi mortu;
Sanktan sandalon oni frotu sur mian korpon, por mi faru
mortotukon -
La tolon malmolan, produktitan de nepala mano seneduka.
Kun
kamforo, sandalo kaj tulsi* el nepala arbaro
En Arjaghat,* mi bruliĝu sur komuna funebra stiparo,
Min permesu fine post morto vivi en ĉi tiu ĉieia
ter-parto
Kie ĉiuj nepolanoj naskiĝas post sia
morto.
-tradukis:Razen
|