Bhimsen
Thapa
Bhimsen Thapa, la brava filo de nobelo
Amarsingh Thapa, estis ls plej sincera kaj obeema nobelo
dum la rego de Reĝo Ranabahadur Shah (reĝ- jaroj
1777-1797). La reĝo, malgraŭ sia inteligenteco,
estis iomete freneza. Li havis du leĝajn reĝinojn
sed edziĝis ankaŭ al vidvino, Kantimati. De knabeco,
Bhimsen Thapa ĉiam estis kun la reĝo kiel amiko.
Fakte, ili naskiĝis en la sama tago de la sama jaro,
1775.
Reĝinte 19 jarojn, la reĝo
lasis la tronon al lia neleĝa infana filo Girbanyudha
Bikram Shah en 1979 kaj pilgrimis al Kaŝi (Benares),
en Bharato, kien Bhimsen Thapa sekvis lin por aranĝi
tie cion por lia komforto. Poste li persvadis la reĝon
reveni al Nepalo, ĉar la ministroj agis kontraŭ
la bono de la nacio, en situacio en kiu la infana reĝo
ne povis distingi bonon de malbono. Post morto de preskaŭ
cent honoj dum la batalo inter nobeloj, Ranabahadur Shah
estis mortita de Sherbahadur Shahi en 1805.
Bharato estis tiam regatta de la brita
registaro. Bhimsen Thapa, nomita ĉefministro, timis
ke Nepalo ne estas sekura. Li tial venigis francajn instruistojn
de milita tekniko. Senteknologia Nepalo devis fronti egan
atakon de britaj militistoj en 1814 kaj degesti malvenkon.
Ĝi finfine cedis sudajn partojn de sia teritorio al
la brita registaro.
La mortado nobeloj daŭris sed Bhimsen
Thapa estis cefministro "Mukhtijar" dum 31 jaroj (1806-1837)
kaj li havis tempon por, plibonigi la politikan, socialan
kaj ekonomian situacian en Nepalo. Li klopodis fori leĝon
ke nevaanoj ne elspezu multege damonopor kulturaj festoj,
limbuanoj ne edziĝiĝu kun bofratino aŭ kuzino
aŭ vicpatrino. Li kontrolis vendistojn dum la malasatego
de 1836. En la sama jaro li eliminis sklavecon. Li venigis
sistemon de poŝto kaj pasporto por la unua fojo. Krom
tio. Li konstruis turon Dharahara kaj aliajn aĵojn
por beligi la urbon.
Kiam Reĝo Girbanyudha mortis en
1816, la regido Rajendra Bikram Shah, kiu havis nur du jarojn,
fariĝis reĝo. La nobelo Bhimsen Thapa konsilis
ankaŭ lin.
Sed ne ĉiuj bonaj homoj estas premiataj.
Post kelke da jaroj, la reĝo pliaĝiĝis kaj
komplotis por forigi Bhimsen. En 1837, unu el la filoj de
Rajendra Bokram, Devendra Bikram, mortis. Ranajung Pande
estis nobelo, kaj li enviis Bhimsen; li akuzis lin je la
mortigo de la reĝido. La reĝo tuj sendis sian
konsilanton for, ne plu volante ke li restu ĉe la palaco.
Kvankam li estis pruvita senkulpa de juĝistoj, Bhimsen
reiris al sia vilaĝo, Borlang, for de Katmando.
Denove, en 1839, Rangnath Paudyal, alia
nobelo, ripetis la saman akuzon kaj malliberigis la akuzitan. Bhaktakumari, estos promenigita
ĉirkaŭ la urbo nuda kaj li estos devigita rigardi
la tutan okazaĵon. Li, kiu estis sincera servisto en
la reĝejo de kiam li estis dekunujara knabo kaj kiu
reformadis aĉan politikan kaj socian situacion de la
lando, ne povinte plu toleri la ofendegon, mortigi sin en
la malliberejo. Homoj en tiamaj politikaj postenoj
tiom malamis lin ke ili forĵetis la korpon por ke ĝi
estu manĝita de bestoj.
Ni memoru kion Oldfield skribis pri
Bhimesen Thapa, "Nenio estas pli kara kaj proksima de lia
koro ol la sendependeco de lia lando."
-
Rajen Manandhar,
|