Redaktante
La plorindaj okazaĵoj de la nuna
mond-sceno devigas pacamajn esperantistojn paroli laŭvoĉe
kontraŭ ilin.
Ni menciu nur la torturon de Bhutananoj, la mizeran
situacion en la Bhutana refugejo (en Jhapa, Nepalo), la
morton de miloj da homoj dum interreligianaj bataloj en
Bharato, la brutalan konduton al virinoj en eksJugoslavio. Ĉu ni refaletos en tian situacion
de malpaco, kian ni lasis okazi jam dufoje en tiu ĉi
jarcento? Kiel agadi pro eviti la trian fojon?
Nun estas la tempo en kiu la Esperantistaro devus
levi sian voĉon kontraŭ tiaj ne akceptendaj agoj.
En venontaj numeroj ni laŭ ebleco pritraktos
tiajn temojn.
Estas almenaŭ kontentige ke ni
sukcesis eldoni la trian numeron de Montejo, se ne
laŭ plano. Ni ne sukcesus se ni ne ricevus
financan helpon de du mecenatoj, S=ro Shree Prasad Shrestha
kaj S-ro Baikuntha Man Maskey. Ni dankas ilin kore.
|