La
voto de Svasthani
Ĉiu jare dum
unu monato en vintro, nepalaj familioj kutime adoras la
diinon Svasthani. Ili faras tion per i.a. la legado
de sia rakonto, la tiel nomata Svasthani Vrata Katha
(vrata 'voto', katha 'rakonto').
La voto estas do rito, kaj la rakonto klarigas la
originon, sencon kaj proceduron de la rito.
Ĉiunokte dum la monato familioj
kunsidas por aŭskulti unu parton de la rakonto.
La signifo de la nomo de la diino estas
'propra loko', kaj la celo de la adepto estas trovi per
la rito sian propran lokon en la vivo.
La rito enkorpigas elementojn de la
hindua kaj budha religioj, sed strange ĝi estas praktikata
precipe en Nepalo.
Ĝi ŝajne evoluis tie ĉi en la nevaa
komunumo, la indiĝena popolo de la valo de Katmando,
ĉar la plej malnovaj manuskriptoj de la rakonto estas
skribitaj en la nevaa lingvo.
La rito enkorpigas elementojn de la
hindua kaj budha religioj, sed strange ĝi estas praktikata
precipe en Nepalo.
Ĝi ŝajne evoluis tie ĉi en la nevaa
komunumo, la indiĝena popolo de la valo de Katmando,
ĉar la plej malnovaj manuskriptoj de la rakonto estas
skribitaj en la nevaa lingvo.
La rito havas apartan signifon por virinoj.
En la rakonto temas pri ideala diino, kaj fidelaj
edzinoj entreprenas fastojn kaj lavadojn dum la tuta monato
por certigi feliĉon al sia familio.
'Unue,
en la antaŭ plenluntago de Paŭs (januaro-februaro),
tondu la ungojn, vestu vin en purigitaj vestaĵoj, purigu
vin, kaj ekde tiu ĉi tago, kun plena koncentrigo, komencu
plenumi la proceduron kaj regulojn por Ŝri Ŝri
Ŝri Svasthani Parameŝvari Dharma Vrata ... Se eble, lavu vin dum la tago trifoje.
Se ne, lavu vin en rivero unufoje kaj donu oferon
al Surja (la suna dio) dum la sunleviĝo.
En la tagmezo donu la "dekses oferojn" al Ŝri
Mahadeva (=Ŝiva) kaj Ŝri Parvati (= lia edzino).
Legu ĉiutage po unu rakonto de la Svasthani-libro
aŭ ripetu la nomon de Ŝri Mahadeva, dirante "Ŝiva,
Ŝiva". Manĝu
nur unu manĝon de pura manĝaĵo dum la tago.
Daŭrigu unu monaton la praktikon de tiu ĉi
voto ....
-Philip Pierce
|