Little
Lama
en
Naskiĝlando de la Budho
La legendo.. mirindaĵo
dum sŭtuna sezono en Nepalo, la filmado de la internacia
filmo Little Lama de la Oskar-gajninta reĝisoro
Bernardo Bertoluĉi, kiu direktis ankaŭ The
Last Emperor.
Little Lama
estis filmita en Nepalo dum tri monatoj.
En lando kie la buĝeto de normalaj filmoj estas
nur 60,000 usonaj dolaroj, la Sahara Enscenig-Korporacio
de Italio havis je dispono 30 milionojn da dolaroj.
Antaŭe, la
nomo de la filmo estis Little Buddha, sed ĉar
la skripto pri la vivo de la Budho ofendis iujn homojn,
oni renomigis ĝin Little Lama laŭ konsento
inter la Komunika Ministerio, lokaj delegitoj de budhismaj
organizaĵoj kaj Sahara Enscenigo.
Oni jam filmis en
Nepalo internaciajn filmojn, ekzemple The Golden Child,
Way to Kathmandu, Monika, The Man Came from Hongkong kaj
The Golden Harvest, sed la filmado de Little Lama
estis tre malsimila al tiuj ĉi.
Ĉiutage proksimume kvindek veturiloj servis
al la film-teamo, kaj grandaj artefaritaj scenejoj montris
ke ĝi estas eksterordinare bone ekipita.
Precipe tiaj scenejoj,
konstruitaj antaŭ la reĝ-palaco de Bhaktapuro
(la historia ŝtato proksima al Katmando) por prezento
la palacon de Lumbini, estis altiraĵo por ne nur normalaj
vilaĝanoj kaj urbanoj sed ankaŭ por ministroj
kaj ambasadoroj.
La verandego kaj
pordego de la palaco kaj la pordego en la templo de Datatreya,
faritaj el gipso, kaktoj kaj juto, estis tiom simila al
veraj konstruaĵoj ke oni povus nur malfacile distingi
la unu de la alia. La tuta filmado estis ne malpli
distra ol iu ajn kultura festivalo de Nepalo.
La ekrana Budho
estas aktorita de la dudekkvinjara Kianu Rivs, kiu aperis
en My Private Eyedoha, Break My Heart kto., kaj Yasodhara
(la princino), de la dekokjara bharata aktorino Rajeswari.
Alia cefrolo estas
aktorita de Raju Mantu.
Unufoje Byron diris, 'En mateno mi vekiĝis kaj
trovis min fama.'
Ĝuste tio okazis al Raju, dekjara knabo kiu
sin vivtenis per la polurado de ŝuoj sur la stratoj
de Katmando, kiam li estis elektita por prezenti la malgrandan
lamaon antaŭ la kamero de la Oskar-gajninta kinematografisto
Viktorio Storyaro.
La knabo, kiu briligis ŝuojn de fremduloj briligos
sin tutmonde sur ekranoj ekde septembro ĉi-jare.
Sesdek procento
de la filmo estis filmita en Nepalo kaj, kompreneble, Little
Lama diskonigos Nepalon, la landon kie naskiĝis
la Budho, lordo de paco, al eksterlanda spektantaro.
-
D.K. Piya
|