Knabo
Kun Revo
‘Kia lando, tia vivo’
En Katmando, la ĉefurbo
de Nepalo, iuj junuloj veturas per grandaj aŭtomobiloj,
manĝasn en grandaj restoracioj kaj enlogas belajn
domegajn, sed aliaj purigas aŭtomobilojn, manĝas
malsufiĉe kaj loĝas sur pavimoj. Oni devas akomodi sin al la situacio
por esti feliĉa.
Krishna Khatri, dekjara
knabo vivas sur la pavimoj de iu strato de Katmando, travivas
foje pluvantajn noktojn tie.
Lia vestaĵo estas purigata hodiaŭ kaj
tial li ne vestis sin. Antaŭe lia patro ĉiam
batis lian patrinon.
Krishna pensis ke eble tial lia patrino edziniĝis
al aliulo kaj lasis ilin. Sed post kelkaj monatoj lia patro
mem edziĝis al aliulino, kiu fariĝis lia vicpatrino. Krishna forlasis sian vilaĝon,
Khaireni, kaj venis al la stranga urbo. Lia frato kaj fratino plu vivas
kun siaj patro kaj vicpatrino.
Krishna gajnas kvindek
rupioj (US$1) ĉiutage.
Li gajnas dudek rupiojn purigante teampon* kaj
proksimume tridek rupiojn almozante. Regardante la ĉielon, Krishna
diris ke li havas du revojn – fariĝi teampoveturisto
kaj, due, alporti hejmen kvin mil rupiojn kaj doni la
monon al sia patro dum la festivalo Daŝain.
Sed li ĝis nun ne povas ŝpari ion.
Kiom li gajnas tiom li elspezas.
Li gaje memoras eksterlandan
virinon, kiu foje donis kvindek rupiojn al li kiel almozon. Li ridante diris ke ŝi estas
ege bila. Li
ne konsentas ke almozado estas fia.
Respondante al demando,
li diris, “Jes, mi fumas cigaredon.
Eĉ mia kvinjara frato fumas.
Do, kial ne mi?”
Li deziras studi sed
tion ĉi lia patro ne permesis al li.
Cetere, Krishna diras ke nun li ne havas liberan
tempon por studi.
Al alia demando mia Krishna respondis, “Kelkfoje
mi trinkas vinon. Kiam mi estas ebria, tiam ne gravas
se iuj batas min.
Tiam ne doloras kaj mi ne ploras.”
Li diris, rigardante fortan viron apud la strato,
ke vino estas fortigaĵo.
Krishna ne havas sekan sperton kaj ankaŭ ne
volas havi. Li intencas edziĝi kiam li
estos veturisto.
Li diras kun fiero, “Mian bopatrinon mi veturigos
en Katmando per mia tempo.” Krishna ne vetludas ĉar
li havas du gravajn revojn.
*malplikosta trirada
veturilo, uzata kiel taksio.
- S-ro Dipendra Kumar Piya
|