Katastrofo
en Nepalo!
Nepalo estas montara
lando, kie teknologia progresado nur komenciĝas. Aŭdi de tempo al tempo pri
trafikaj akcidentoj ne kaŭzas surprizon, sed kiam
la akcidento okazas al aeroplano, tio estas tute alia
afero. Des pli se la aeroplano estas de
Thai Internacia.
Tia nekredabla akcidento
okazid la 13an de julio 1992.
La tago fakte estis misaŭgura.
Tri aeroplanaj akcidentoj okazis dum tiu tago –
unu en Usono kaj alia en Ĉinio, sed la plej malbona
okazid en Nepalo, al la Aerbuso TG 311 kun 99 pasaĝeroj
kaj 14 deĵorantoj de Bankoko al Katmando.
Cio funkciis bone kaj
perfekte ĝis kelkaj minutoj antaŭ la planita
surterigo, sed ial la aeroplano ne povis surteriĝi
kaj devis reiri supren.
Post iom da tempo la kontrolturo de Tribhuvan Internacia
Flughaveno perdis kontakton kun la aeroplano – je la 14:43
ptm.
De la momento kiam
la aeroplano malaperis, homoj konjektis pri la incidento. Iuj opiniis ke la aviadilo eksplodis,
aliaj kulpigis la kontroliston aŭ la pilotojn kaj
aliaj respondecigis la veteron.
Kompreneble, la registaro tuj komencis serĉadajn
laborojn.
Tia laboro estis ne
facila. Malmoderna teknologio kaj malbona
vetero preskaŭ tute neebligis la taskon. Dum la serĉado, la registaro
eĉ anoncis rekompencon por tiu, kiu povas informi
pri la ĝusta loko kie okazis la akcidento.
Nur post du tagoj, serĉantaj teamoj pvis trovi
la frakasitan aeroplanon. Ili trovis ĝin ĉe Talukesir
en Ghyangphedi vilago de Nuakot distrikto je alteco de
11,500 futoj. La loko estis tia malglata ke eĉ
helikoptero ne povis surteriĝi.
Tial, serĉantaj teamoj starigis kampadejon
je la alteco de 8000 futoj, kvar horojn for de la frakasloko
per piedo.
Pro la neebleco atingi
lokon rekte, estis
malfacile transporti la kadavrojn al la ĉefurbo. La malfacileco de la serĉado
estis tiom ke la cockpit voice recorder (CVR)
kaj flight data recorder (FDR) estis trovitaj nur
la 3an kaj 6an de aŭgusto. Eble, ne ĉiuj mortintoj kaj
ĉiuj posedaĵoj fine estos trovitaj.
La registaro de Nepalo
formis komisionon de naŭ membroj por klarigi la akcidenton. Krom la registaro, Aerbuso Internacia
kaj Thai Internacia aparte formis teamojn samcele.
Do, ni povas nur esperi
ke la teamoj sukcesos kaj funebri kun la parencoj de la
viktimoj. Kiuj ajn montriĝos la kaŭzoj,
ni povas esperi ke registaroj kaj aerlinioj agados kiom
eble tiom diligente por sekuraj aeroflugoj.
Prezentis:
Pradip Manandhar
|