Ornamaĵo
de bona homo
Arbo ne prenas frukton por si, nek
akvon rivero trinkas,
Por feliĉo de aliuloj bona homo naskiĝas.
Kion ajn ni donacas, plej bona estas edukdonaco,
Donaco de greno daŭras dum taro, eduko daŭras
dum vivo.
Eĉ stultulo boniĝas en amikeco kun bona homo,
Sajnas akvo esti perlo se ĝi estas sur lotusfolio.
Ĝojo kaj malĝojo naskiĝas, de ago, ne de
alio;
Oni malamikiĝas pro riproĉo, parolu ame por
esti amata.
Vi estas bona se vi agas bone, estas nomata laŭ la
faro,
Nomata komercisto, se vi komercas, kaj se vi ŝtelas,
ŝtelisto.
Estas malfacile fari bonon, facile tuj malsukcesi,
Malfacile roli rokon super monton, facile tuj fali.
Kiel vi malĝojos se vi povas diri veron?
Kial vi malverigas vian vorton vi tegas kupron per oro.
Forgesu ĉies malicon, memoru meriton de ĉiu
homo;
Nur tiam furozo foriros, lasante dolĉaĵon de
paco.
Tradukis:
Razen
(La poeto, kiu verkas per nevaa lingvo,
estis malriĉa, sed li dediĉis sian vivon al
la literaturo de sia gepatra lingvo.
Li komunikas gravan filozofian vidpunkton per simpla
lingvo. Tiun ĉi poemon li skribis por
esprimi sian deziron ke paco kaj feliĉo estu en la
mondo.)
|