La festivalo de Indra
Ĝatra, (celebrita ĉi-jare de la 10a ĝis
la 17a de septembro) kutime estas unu el la plej ĉarmaj
en Katmando. La
ok tagoj de ĝia daŭro vere sanĝas la modernan
vizaĝon de la loko, reprenante nin al la historia
Nepalo de antaŭ 300 jaroj kaj al ĝiaj kulturaj
vidindaĵoj, kiuj ĉirkaŭas la historian
reĝpalacon.
La starigado de ligna
stango (josin) signifas la komencon de la festivalo. Tiu stango reprezentas la venko-standardon
de Indra, la dio de la ĉielo. Li, laŭlegende, venis al Katmando
por ŝteli florojn tipajn, sed ilia posedanto kaptis
lin kaj metis lin sur la straton por ke la popolo rigardu
lin kaj ekridu. Poste, lia patrino venis kaj lerte
liberigis lin.
La cefa okazaĵo
estas procesio en kiu la ĉaro de Kumari (virgulino),
la vivanta diino, estas sekvata de la ĉaroj de Ganeŝ
kaj de Vajrab. Junuloj tiras la ĉaron
tra diversaj malnovaj stratoj de Katmando.
Samtage, diversaj maskdancoj
komenciĝas en la urbo, precipe apud la reĝpalaco. Inter la dancoj, tiuj de Lahe
(la ruĝa agresa diablo), Vajrab-Sava Vaku (la
blua Vajrab kaj liaj servistoj), Mahakali (la
festo de diinoj kaj fantomoj) kaj Daitja (la batalo
inter la diino kaj la diablo) estas famaj.
Krome, Pulukisi (la elefanto farita de vimenkorbego
sub kiu du homoj staras por dancigi ĝin) levas la
nivelon de humoro inter partoprenantoj. La dancoj okazas dum la festivalo,
kaj la mistika muziko estas aŭdebla ĉie en la
centra parto de la urbo.
Dum vesperoj rizbiero
(ton) elversiĝas tra la granda buŝo de
Vajrab, kaj amaso da homoj interpuŝiĝas por
ricevi kelkajn glutojn de la sankta trinkaĵo. Alia vespera okazaĵo estas
la eksponado de scenaroj (vivantaj bildoj) pri dek enkarniĝoj
de Viŝnu.
La diino Kumari estas
mirindaĵo en ĉi tiu moderna mondo.
Laŭ legendo, rego Gunkamdev (reĝado 1184-1196)
plaĉis al la diino Taleĝu tiom ke ŝi venis
ĉiunokte al li kaj ludis ĵetkubon. Unufoje, la reĝo ekhavis amarabidajn
pensojn pri ŝi kaj ŝi tuj malaperis. Tamen ŝi proponis al li ke
li elektu apartan knabinon kun mistikaj ecoj kaj preĝu
al ŝi kiel al Taleĝu mem.
De tiam oni elektas knabinon el nevaaj budhanaj
familioj por fariĝi hinda diino! Post diversaj provoj kaj ekzamenoj,
la pastroj faras sin diino alpreĝenda per ciuj nepalanoj. Eĉ la reĝo ricevas benon
de ŝi okaze de la festivalo.
Ŝi reĝas ĝis sia unua menstruo kaj
post tiam, nova ekzamenita Kumari venas kaj la antaŭa
eniras sian familion por rekomenci ordinaran vivon.
-
Razen Manandhar
|