“Mi Rigardas
Ĝin Esperplena”
S-ro
Shree Prasad Ŝrestha, kiu nun multe kontribuas al
NespA kiel membro de komitato de konsilantaro, estas unu
el multaj nepalaj esperantistoj kiuj esperantiĝs
en 1956. S-ro
Ŝrestha, kiu gastigis S-ron Simo Milojevic dum naŭ
monatoj kiam li estis en Nepalo kiel instruisto, estis
fonda membro kaj prezidanto de la antaŭa asocio Kathmandu-Esperanto-Societo.
Poste la movado agado ĉesis, sed li ne forgesis
Esperantujon kaj povis denove iĝi aktiva post la
reviviĝo de la movado tie ĉi.
Li
naskiĝis en 1939 kaj studis inĝenieran fakon
en Israelo, de kie li revenis al Nepalo por vivi kiel
inĝeniero kaj komercisto.
Ni parolis kun li en lia domo. La intervjuon jene ni prezentas:
M:
Kial vi lernis Esperanton?
S:
Sciigite pri Esperanto, mi pensis ke eble ĝi estas
la sola internacia lingvo. Krom tio, mi supozis ke lerninte
ĝin mi povos lerni aliajn lingvojn pli facile.
M:
Vi esperantiĝis kaj laboris por la E-movado antaŭ
tridek kvin jaroj. Laŭ via opinio, kial la E-movado
ĉesis esti aktivas en Nepalo?
S:
Do, vere, tiam kiam mi laboris por Esperanto, ni ĉiuj
estis studentoj kaj havis sufiĉan liberan tempon.
Post iom da jaroj multaj aktivuloj foriris por
plu studi, kaj al la E-societo mankis laboremuloj.
M:
Kiujn avantaĝojn kaj malavantaĝojn vi spertis
dum viaj tridek kvin jaroj kiel Esperantisto?
S:
Esperanto vere konigis al mi amplenajn korojn ĉie,
kien ajn mi iris. Mi kontaktiĝis kun lokaj esperantistoj
kaj ĝoje amikiĝis kun ili. Ili helpis min kaj donis amindan
kompanion kiel memoraĵon.
Verdire, mi neniam frontis malavantaĝojn kaj
ne pensis pri tio.
M:
Kaj financajn avantaĝojn?
S: Mi neniam esperis ricevi tiajn.
M:
Kion vi opinias pri la nuna E-movado en Nepalo?
S: Nature, mi rigardas ĝin esperplena.
Ĉiun laborantoj estas junaj kaj entuziasmaj.
Ilia kapablo estos utila por la movado. Mi esperas ke la nuna E-movado daŭros
longe.
M:
De ok monatoj, neniu kursoj kaj agadoj okazas en Nepalo,
kaj al nia asocio mankas solida fondaĵo.
En tiu situacio kiel la asocio povas longe vivi?
S: Nepalaj esperantistoj kapablas konduki
bazan E-kurson.
La asocio devas komenci kurson por diskonigi al
homoj Esperanton. Financo ne estas tiom grava kiom
entuziasmo.
M:
Ĉu vi trovas ian malsamecon inter la antaŭa
kaj la nuna movado?
S: Ne gravan, mi pensas. Antaŭaj movadanoj havis sufiĉan
tempon sed nek lingvo-scion nek gvidulojn. La nunaj aktivuloj, malgraŭ
manko de tempo, estas diligentaj kaj intencas helpi la
movadon laŭeble. Mi miras ke ili lernas Esperanton
pli rapide.
M: Ĉu vi kredas ke turisma servo
per Esperanto povas sukcesi en Nepalo?
S: Kompreneble, jes. Miloj da turistoj vizitas Nepalon
ĉiujare kaj returnas kontentaj, kun koroj plenaj
je memoroj de natura kaj kultura beleco.
Mi scias ke multaj E-turistoj volegas pasigi ferion
en Nepalo.
M: Esperanto estas internacia kaj neŭtrala
lingvo. Kiam
vi partoprenis en la UK (de Brighton, en 1979), ĉu
vi trovis ke ĉiuj partoj de la mondo estis egale
reprezentitaj inter la partoprenantoj?
S:
Bedaŭrinde, ne.
Multaj estis el eŭropaj kaj iom malpli el
amerikaj landoj.
El Azio sufiĉe da japanoj ĉeestis kaj
kelkaj el Koreujo kaj Ĉinio.
La plej malpli partoprenantoj venis el Afriko.
M:
Do, ĉu vi konsentas ke Esperanto esta internacia
lingvo?
S:
Jes, ĝi estas ĉiel internacia lingvo, sed pri
iuj kialoj la movado estas ne tiel forta en aziaj kaj
afrikaj landoj.
M: Ĉu politikaj ŝanĝoj
en orienta Eŭropo iel influas la uzadon de Esperanto?
S:
Jes, la ŝanĝoj vere tuŝos ankaŭ la
E-movadon en tiuj landoj, ĉar la esperantistoj de
tiuj lokoj iĝos liberaj, kaj ili nun rajtas eme labori
kune kun okcidentaj esperantistoj.
Tial mi supozas ke la uzado de Esperanto tie pli
vastiĝos en estonteco.
M: Oni diras ke Esperanto estas lingvo
de komunismaj landoj.
Ĉu vi konsentas?
S: Ne, oni povas trovi aliajn landojn
kie Esperanto estas tre konata kaj uzata.
M: Bonvolu rakonti ion memorindan eventon
pri la antaŭa movado.
S: Unufoje, mia
instruisto, S-ro Tibor Sikel, vizitis la antaŭan
reĝon Mahendra en la reĝa placo kaj parolis
pri Esperanto, kion la reĝo interesiĝe aŭskultis. Tiaokaze mi ĉeestis.
|