LA NACIA REPREZENTANTO DE SEL
|
||||||||||||||
Por bone plenumi sian taskon SEL uzas la sistemon de Naciaj Reprezentantoj. Por tio ni havas plurajn kialojn.Kvankam la principoj de Skoltado estas la samaj ĉie en la mondo, en la praktiko tamen estas multaj diferencoj inter la diversaj Naciaj Asocioj. Ankaŭ la forteco, kaj do la eblecoj de la diversaj landaj Esperanto- Asocioj Por kiel eble plej multe utiligi la eblecojn en la diversajn landoj, ni elektis labori per interveno de niaj Naciaj Reprezentantoj, kiuj ja konas la enlandan situacion kaj eblecojn.Ne necesas ke li/ŝi estas skolt(in)o; se li/ŝi nur konas (aŭ informiĝas pri) la Skolta Movado en sia lando.Kvankam ni jam nenie atingus nian celon, nia idealo estas ke SEL konsistu en sendependaj sekcioj (en la kadro de la Statutoj), kiuj mem elektas la NR. Pro la tre malsimilaj situacioj, ni malfacile povas priskribi la taskojn kaj devojn. Multe ankaŭ dependas de la eblecoj de la koncerna persono mem, ekz. dispono pri libera tempo, vojaĝ-eblecoj, skolta funkcio, ktp.Tial ni donas ĝeneralan priskribon de la tasko, kaj poste mencios la minimumajn, ni diru "devigajn taskojn".
Kaj kompreneble, ĉie kie ni skribas LI, vi nepre ankaŭ povas legi "ŜI" Por la NR el tiuj principoj sekvas kelkaj minimumaj taskoj:
Depende de siaj eblecoj, NR povas fari multajn utilajn aferojn por SEL. Por doni al vi ideojn pri kiuj vi mem eble ne pensis, ni mencios kelkajn:
En pluraj landoj ni ne trovis iun por la taskoj de NR., tamen estas utile, kiam ni scias fidindan personon kiu pretas helpi nin se tio necesas. Ekzemple por traduki nacilingvan leteron. Por tiuj taskoj, kiuj ĉiam varias, ni ŝatas havi Helpantoj. En tiuj landoj kie la Skolta Movado ne ekzistas laŭ la internaciaj principoj, kiujn ni akceptas, ni klopodas havi amikajn kontaktojn kun la junularaj organizoj per helpo de Korespondantoj aŭ Kontaktuloj.Por ke niaj kunlaborantoj chiutempe disponas pri ĝisdataj faktoj pri SEL, ni sendas al ili specialan bultenon Ĉiam Preta!. Ofte ĝi samtempe estas "korespondilo" por la Sekretario de la Ligo. Se vi deziras igi Nacian Reprezentanto, plenumu ĉi tiun formularon PAROLANTE PRAKTIKE....La baza kotizo estas 20% el MJ-K de UEA por la koncerna lando. Tiu minimuma sumo estas por ebligi la membrecon al kiom eble plej multe da geskoltoj. Tiu kotizo estas por junaj membroj (ĝis 21 jaroj), por pliaĝuloj la baza kotizo komencas en 60% el MJ-K de UEA, kaj ne havas finlimon, nur via poŝ-eblecoj.Al ĉiu membro kiun jam pagis sian jarkotizon por la koncerna jaro, la NR sendos membrokarton; karton kiun li mem eldonos. Ĉiujare,kiel eble plej frue, la NR sendu al la Sekretario la adresslipojn. Prefere inter la adresoj troviĝu la adresoj de la Naciajn Skoltaj kaj Skoltinaj Asocioj aŭ Federacioj, la skolt- kaj skoltinaj naciaj gazetoj, ktp. Po adreso en la listo, la NR devos pagi al la Centra Kaso, 80% el la SEL-kotizo, por alsendo de LSMSkolta Esperanto-Ligo bonvenigas aldonaj pagojn, por ebligi sian laboron kaj por sendi la organon "La Skolta Mondo" al nepagipovaj geskoltoj CETERAĴOJAĉeteblas multajn varojn kiujn nia Ligo dum longa tempo preparis, kiel la lernolibron Ĵamborea Lingvo kun disko por prononcado; insignojn, terminaro, la bruŝureto Vastaj Horizontoj en Internacia Skoltadokaj aliaj. Se vi interesiĝas turnu vin al la ĝenerala Sekretario.Baldaŭ ni disponigos de elektronika aliĝo al la Ligo kaj abonilo por La Skolta Monto © Skolta Esperanto-Ligo, 1997 |
||||||||||||||
INDEX|Indekso de SEL|La Eldonoj de SEL |Kiel helpi SEL-on?|SEL: 10 Paŝoj por pli bona estonteco|La Nacia Reprezentanto de SEL|FAQ: Esperanto kaj Skoltismo|Kio estas SEL? Ĝeneralaj Informoj| Biblioteko | Aliĝ-kotizoj al SEL|Baden Powell kaj Esperanto| Naciaj Sekcioj de SEL| La Skolta Mondo en la Reto |La Arkivo de La Skolta Mondo | Ĉiam Preta| Babilejo| Vidu la Gastlibron | Skribu en la Gastlibron
|
|
||
|
||
14-02-2005
|