En
SEL ofte ni scias pri personoj, kiuj volonte helpos nin en bone
planita programo. Sed
kiu ajn, kiu laborus en iu movado, scias kiom malfacila estas trovi
helpantojn. Jen ni havas du asertojn kiuj, verŝajne, kontraŭdiras
unu la alian. Kvankam, la solvo estas facila:"
Multaj homoj kunlaborus, se ili nur scius kiel". Por
tiuj homoj - viroj kaj virinoj- ni donas ĉi tie liston pri
sugestoj kaj propozicioj, por ke ili sciu kiel oni povus helpi nin plenumi
la celojn de SEL.
Oni
povus elpensi pri malgrandaĵoj kaj ne forgesu, ke el malgrandaj
kaj negravaj "brikoj" nia Ligo konstruiĝis tra la mondo.
Bv. elekti nur punkton, ĉar tiel vi povos
helpi nin pli efektive; ĉar se vi prenas ĉiujn , je
la fino vi ne povos plenumi ilin plene kaj la tasko fiaskos.
Ne bezonatas fari multon, sed nur fari bone
tion, kion oni elektis. Komuna laborado
estas facila, efika kaj agrabla. Se vi deziras, post legi la
paĝon, igu Nacian Reprezentanton por via lando.
Ne
forgesu informi nin ofte pri viaj agoj. Kelkaj
ideoj:
1.-
Serĉu, ĉu okazos en via regiono skoltan kunvenon aŭ
renkontiĝo je loka, regiona, nacia aŭ internacia nivelo.
Starigu tie propagandan budon pri SEL, ekz-e per la broŝuro
"Pli Vastaj Horizontoj en Internacia
Skoltado"
|
2.-
Sendu broŝurojn kaj informilojn al la redaktoro de via nacia,
regiona aŭ loka skolta gazeto aŭ bulteno, por ke oni
menciu ĝin/ilin en tiu eldonaĵo. Se vi ne sukcesas unufoje,
faru tion plurfoje.
|
3.-
Kontaktu la Internacian Komisar(in)on de via Skolt(in)a
Asocio. Petu lian /ŝian kunlaboro. Eksciigu ilin pri la signifo
de esperanto por la Skolt(in)a Movado.
|
4.-
Enketu ĉu ekzistas adreso kie la interesatoj povas peti informojn
pri SEL kaj Esperanto, peti la eldonaĵojn pli rapide kaj
facile. Ĉu la adreso estas konata? Se ne, plibonigu ĉi
tion.
|
5.
Elektu kelkajn junularaj revuoj en via lando, kiuj enhavas
korespond-petojn kaj sendu ilin al via nacia reprezentanto. Se
vi abonas esperantajn revuojn, traduku la korespond-petojn kaj
sendu al la junularaj revuoj de via lando, aŭ al skolt(in)aj
revuoj kaj al la korespond-kluboj de via lando, kaj ne forgesu
mencii esperanton.
|
6.-
Sendu kontribuaĵojn al nia revuo "La
Skolta Mondo", ekz-e raportoj, rakontoj, desegnaĵoj,
fotografiaĵoj, kruzvortoj, anekdotoj, sugestoj, ideoj, ktp.
|
7.-
Traduku artikolon el la revuo La Skolta Mondo por via loka, regiona,
nacia skolt(in)a revuo aŭ bulteno, kaj menciu la fonton kaj
lingvon, evitante aldoni superfluajn informojn aŭ tro da
informoj unufoje. Ĉi tio impresas malbone kaj negative al
la redaktoroj.
|
8.-
Zorgu ke la vorto ESPERANTO aperu ĉie, kaj en la plej granda
kvanto da libroj, agendoj, telefon-libroj, ĵurnaloj, ktp
en viua urbo. Klopodu ke la anonco estu tre legebla. Se eblas
al vi presu flugfoliojn aŭ memgluaĵojn , avertu ankaŭ
al la Nacia Reprezentanto por la disdonado tra la lando.
|
9.-
Faru almenaŭ unu pliboniĝo en nia organizo, kaj helpu
la Nacian Reprezentanton en via regiono, por ke li/ ŝi povu
sin dediĉi al aliaj landpartoj, ĉar li /ŝi estos
certa pri via helpo kaj laboro ĉe vi, kaj fidos je vi.
|
INDEX|Indekso
de SEL|La Eldonoj de SEL
|Kiel helpi SEL-on?|SEL:
10 Paŝoj por pli bona estonteco|La
Nacia Reprezentanto de SEL|FAQ: Esperanto
kaj Skoltismo|Kio estas SEL? Ĝeneralaj
Informoj| Biblioteko | Aliĝ-kotizoj
al SEL|Baden Powell kaj Esperanto| Naciaj Sekcioj
de SEL|
La Skolta Mondo en la Reto |La Arkivo de La Skolta Mondo |
Ĉiam
Preta|
Babilejo|
Vidu
la
Gastlibron
|
Skribu en la Gastlibron
|