LA LIGO

Skolta Esperanto-Ligo (SEL) estas asocio de skoltinoj kaj skoltoj, kiuj uzas la Internacian Lingvon Esperanto por siaj kontaktoj kun aliaj skolt(in)oj en aliaj landoj. La Ligo organizas specialajn renkontiĝojn en internaciaj skolt(in)aj eventoj.

 

CELOJ 

1. Disvastigi la idealojn de skoltismo per Esperanto.
2. Disvastigi la lernadon kaj ekkonigo de Esperanto inter la geskoltoj.
3. Eldoni skoltan literaturon en Esperanto. 

4. Eldoni internacian skoltan revuon "La Skolta Mondo". 

 

ORGANIZADO

  • Internacia

La Centra Komitato, kiu konsistas el la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj la Redaktoro de la oficiala revuo, respondecas pri la internaciaj taskoj de la Liga. Tiu ĉi Komitato faras regulajn kontaktojn kun la Monda Organizaĵo pri la Skolta Movado (WOSM) kaj kun la Monda Asocio de Skoltinoj (WAGGS). Ni klopodas havi Naciajn Reprezentantoj en kiom eble plej da landoj.

  • Nacia

La Naciaj Reprezentantoj organizas kaj estras la naciajn sekciojn de la Ligo, aliĝante membrojn, vendante abonojn al "LA SKOLTA MONDO" kaj helpante starigi kontaktojn inter skoltinoj kaj skoltoj per Esperanto. Multaj Naciaj Sekcioj eldonas propran bultenon, kiu enhavas novaĵojn, anoncojn kaj vidpunktojn pri Esperanto kaj Skoltismo.
 
 

LA LINGVO

Esperanto estas la oficiala lingvo de la Ligo. Esperanto estas ĝis 5 fojoj pli facila lingvo ol kiu ajn nacia lingvo ofte instruata en lernejoj tra la mondo. Ĝi estas, do, la plej taŭga lingvo por skoltino, skolto aŭ estro tre okupita por lerni iun nacian lingvon, kaj poste aliaj, por kontaktiĝi kun eksterlandaj geskoltoj el kiu ajn lando. Ekzistas sufiĉe da personoj, kiuj parolas la internacian lingvon, kio igas ĝin lerninda lingvo. Por tiuj kiuj interesiĝas, ĝi havas literaturon originalan kaj tradukitan.

POR PLIAJ INFORMOJ TURNU VIN AL :

SKOLTA ESPERANTO LIGO,
p/a Héctor Campos Grez
Poŝtkesto 231,
CL-334-000-0 Curicó,
Ĉilio, Suda Ameriko

Bv. sendi afrankitan koverton aŭ du internaciajn respond-kuponojn por pli rapida respondo al via letero aŭ sendu e-poŝton al [email protected]

 

Alighu skolta-esperanto-ligo
Plifortigita de groups.yahoo.com

   
Alighu al Skolta_Esperanto_Ligo
   
 YupiMSN Grupos

scoutnet ring
previous random alert next5 next webring-home
 

2003-09-16

Hosted by www.Geocities.ws

1