ELDONOJ
DE SEL |
|||||||
Skolta Esperanto Ligo
eldonis plurajn broŝurojn por disvatigi ĝian ekziston kaj Esperanton.La
plej grava eldono de la ligo estas kompreneble "LA
SKOLTA MONDO" kiu aperas kvar fojojn jare.
La ligo ankaŭ eldonis
plurajn nacilingvajn broŝuretojn por invita al la geskoltoj al korespondado
kaj uzi esperanton kiel komunikilo por tio. La nomo de tiuj broŝuretoj
estas " Vastaj Horizontoj en Internacia
Skoltado" far J.K. Hammer, eksa Ĝenerala Sekretario de la Ligo
kaj Nacia Reprezentanto en Nederlando. La broŝuro ekzistas jam en la
angla, araba, germana, hispana, itala,
japana, katalana, nederlanda, norvega, portugala kaj sveda lingvoj.
Ĵamboreaj Notoj
raportetas pri la historio de la Mondaj Skoltaj Ĵamboreoj; estas
eroj en la angla kaj esperanta lingvoj. Tre
gravaj broŝuroj estas la lernolibro por skoltoj skribita de J.K. Hammer
"Ĵamborea Lingvo", kiu jam havas plurajn reeldonojn kaj modernigojn.
Kun tiu ĉi verko gravas akiri la "Skolta kaj Tenduma Terminaro" de
la sama verkisto, ĉar ĝi donas la ŝancon ekkoni la taŭgajn
vortojn por skoltumi esperante.
Interna komunikilo estas "Ĉiam Preta!", eldonata de la deĵoranta Ĝenerala Sekretario por la Centra Komitato, Naciaj Reprezentantoj, perantoj kaj kontaktuloj, kiuj laboras por la ligo mem. Krom tiuj ĉi eldonaĵoj, ni havas reklamfoliojn "Baden Powell kaj Esperanto", "Kiel helpi SEL", "10 paŝoj por pli bona estonto", kaj " Kiel iĝi Nacia Reprezetanto de SEL"
|
|||||||
INDEX|Indekso de SEL|La Eldonoj de SEL |Kiel helpi SEL-on?|SEL: 10 Paŝoj por pli bona estonteco|La Nacia Reprezentanto de SEL|FAQ: Esperanto kaj Skoltismo|Kio estas SEL? Ĝeneralaj Informoj| Biblioteko | Aliĝ-kotizoj al SEL|Baden Powell kaj Esperanto| Naciaj Sekcioj de SEL| La Skolta Mondo en la Reto |La Arkivo de La Skolta Mondo | Ĉiam Preta| Babilejo| Vidu la Gastlibron | Skribu en la Gastlibron |
|||||||
|
|||||||
|
|||||||
2003-09-16 |