BADEN POWELL KAJ ESPERANTO

© Skolta Esperanto-Ligo, 1997.

Pro invito de kelkaj britaj junularaj organizoj, Baden Powell skribis ĉe la komenco de tiu ĉi jarcento la manlibro "Skoltado por Knaboj" (Scouting for Boys).

Ĝi aperis en ses broŝuretoj, eldonitaj ĉiun duan semajnon, kaj kostis 4 pencojn la broŝuron.

 

La unua kajero aperis la 15an de januaro de 1908, kaj la serio estis tiel sukcesa, ke en majo de la sama jaro jam aperis kiel bindita libro.

Ĉiu kajero estis divita en ĉapitroj, kiuj ricevis la nomon "Rakontoj ĉirkaŭ la Fajro", nun "Fajrejoj" .

En la tria kajero, Baden Powell konsilis al la skoltoj la uzon de la Internacia Lingvo Esperanto kiel "patrola sekreta lingvo".

Nur frazo - kaj eĉ tio malaperis en postaj eldonoj.

 

La fakto, ke Baden Powell menciis la Internacian Lingvon estas tre interesa afero, kvankam ne tro valora. El la teksto oni montras tre klare ke B.P. apenaŭ komprenis la gravan valoron de Esperanto por la Monda Skolta Frataro:

If you want to write a despatch that will puzzle most people to read, use the morse or semaphore letters in place of the ordinary alphabet. It will be quite readable to any of your friends who understand signalling. 

Se vi deziras skribi mesaĝon, kiun legado ŝoku al la plejmulto de la personoj, skribu ĝin en la Morsa Kodo aŭ semaforo. Sed tiu ĉi mesaĝo estos tre facile legebla por viaj amikoj kiuj scias pri signalado. 

 

Also if you want to use a secret language in your patrol you should all set to work to leran "esperanto". It is not difficult, and is taught in a little book costing one penny. This language is being used in all countries so that you would be able to get on it abroad now. (Scouting for Boys, page 202 of the original version) 

Se vi deziras uzi sekretan lingvon por via patrolo, vi devos eklerni Esperanton. Ĝi ne estas malfacila, kaj oni instruas en libreto tre malmultekosta ĉirkaŭ unu penco. Ĉi tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj el la mondo, tiel vi povos uzi ĝin nun ankaŭ eksterlande. (Skoltado por Knaboj, paĝo 202, el la unua originala angla versio)

 

Tamen, ni devas konsideri ke tiam Skoltismo estis afero tute brita. La Skolta Monda Oficejo estis fondita nur en 1920, t.e. , du jaroj post la fondiĝo de la Skolta Esperanto-Ligo, kiu estis la unua tutmonda uniĝo de skoltoj.

Pli valora por ni estas la Deklaracio de la Internacia Skolta Komitato, el la jaro 1964, en ĝia kunveno en Luksemburgo: Esperanto sukcesis provi ĝia ebleco en multaj medioj kaj kampoj, kaj en kelkaj naciaj asocioj oni jam permesis akiri la interpretistan fakinsignon per ĝi."

Esperanto estas ja la ilo, kiun ĉiam devus uzi ĉiu skolt(in)o pli kaj pli en siaj kontaktoj kun eksterlando kaj dum internaciaj renkontiĝoj.

La 22an de aŭgusto 1969a, Skolta Esperanto-Ligo prezentis oficiale la unuajn ekzemplerojn de la lernolibreto "Ĵamborea Lingvo" al la membroj el la Skolta Konferenco kunvenintaj en Helsinki, Finnlando.

Tiu lernolibro estis speciale elpensita por la Internacia Skolta Frataro kaj jam kontribuis al la disvastigo de la Internacia Lingvo Esperanto tra la tuta mondo. Nova versio pli aktualigita aperis en 1995.

 

INDEX|Indekso de SEL|La Eldonoj de SEL |Kiel helpi SEL-on?|SEL: 10 Paŝoj por pli bona estonteco|La Nacia Reprezentanto de SEL|FAQ: Esperanto kaj Skoltismo|Kio estas SEL? Ĝeneralaj Informoj| Biblioteko | Aliĝ-kotizoj al SEL|Baden Powell kaj Esperanto| Naciaj Sekcioj de SEL| La Skolta Mondo en la Reto |La Arkivo de La Skolta Mondo | Ĉiam Preta| Babilejo|  Vidu la Gastlibron | Skribu en la Gastlibron

 

Alighu al skolta-esperanto-ligo
Plifortigita de groups.yahoo.com

   
Alighu al Skolta_Esperanto_Ligo
   
 YupiMSN Grupoj

scoutnet ring
previous random alert next5 next webring-home

14-02-2005

Hosted by www.Geocities.ws

1