En la fono sonas
Hilelista Himno

HILELISTA

ESPERANTO-KOMUNUMO





Membroj de Hilelista Komunumo Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK) estas inspirita per universalhumanisma projekto, kiun en jaro 1901 iniciatis Lazaro Ludoviko Zamenhof. L. L. Zamenhof estis ne nur iniciatinto de la unika universala racia lingvo, Esperanto, li estis ankaŭ iniciatinto de la unika universala humanisma mond- kaj vivkoncepto: hilelismo. Hilelismo sin apogas sur la komuna nobla kerno de la plej respektindaj kritikraciaj filozofiaj doktrinoj kaj religiaj tradicioj. Hilelismo volas esti fidinda mond- kaj vivkoncepta orientigilo por moderna homo de iu ajn nacia aparteno, religia tradicio, politika konvinko. Ties filozofia vidpunkto estas same kongrua je homoj religiemaj, samkiel por homoj nereligiemaj.

La 15-an de decembro 2001 (Zamenhoftage) en Interreto okazis la 1-a Jarkunveno (pli precize - fondkunveno) de HEK. Ĝi estis la unua plene interreta E-kunveno. Dum la 1-a Jarkunveno de HEK, surbaze de rezultoj de la voĉdonado de membroj de HEK en fondiĝo, estis decidite pri Aliĝilo al HEK, pri Statuto de HEK, Regularo de Hilelista Komunumo, Hilelista Sentencaro, Hilelista Krestomatio, Hilelista Kantaro kaj Hilelista Kalendaro.

Al HEK oni aliĝas sendante laŭ la suba kontaktadreso plenigitan Aliĝilon, riceveblan laŭ la retadreso de HEK. En HEK ne estas membrokotizo, nur libervolaj donacoj de membroj kaj simpatiantoj de la komunumo. Ĉiuj oficoj en HEK estas volontulaj. HEK eldonas sian trimonatan revueton "Hilelisto". Jarabono je ĝia retmesaĝa versio estas senpaga, kaj la surpaperigatan version, dissendatan per la kutima poŝto, oni povas aboni kontraŭ 4 IRK-oj (internaciaj respondkuponoj), por la aviadilpoŝta abono - 8 IRK-oj.

Hilelista Esperanto-Komunumo ankaŭ lanĉis kaj prizorgas Dissendoliston de HEK. Pere de la dissendolisto oni povas: esti informata kaj informi la aliajn dissendolistanojn pri novaĵoj en Hilelistujo kaj Homaranistujo, partopreni kaj mem iniciati diskutojn pri diversaj demandoj el sferoj de praktika vivsaĝeco, moraleco, religieco, humanismo ĝenerale, elŝutadi diversajn materialojn de HEK (oficialajn dokumentojn, jarlibrojn, broŝurojn, fotojn, kantojn, kalendarojn, numerojn de la revueto "Hilelisto"), partopreni aŭtomatajn voĉdonadojn, partopreni rektan virtualan komunikadon kun hilelistoj kaj simpatiantoj de hilelismo el la tuta mondo, kaj partopreni virtualajn jarkunvenojn de Hilelista Esperanto-Komunumo.

Kunordiganto (de post 2002 02 17):

Raymond Brisebois

Aliĝilo al HEK
Statuto de HEK
Regularo de Hilelista Komunumo
Hilelista Sentencaro
Hilelista Krestomatio
Hilelista Kantaro
Hilelista Kalendaro
"Hilelisto"
Dissendolisto de HEK
De Hilelismo 1901 de L. L. Zamenhof ĝis Hilelista Esperanto-Komunumo 2001
Katalogeto de Esperanto-Ligiloj
MESAĜO EL LA NOVA KUNORDIGANTO
PRI LA HILELISMO DE HEK kaj ĉi ties estonteco
(nova)

Enhavo de tiu paĝaro © 2003 09 11


Counter 2003 09 17
1