"HISTORIO DE HILELISMO - PARTO I
"De Hilelismo 1901 de L. L.
Zamenhof (Prelego-artikolo por la 1-a Jarkunveno de
HEK) Interreto,
15.12.2001 |
§ 1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof, krom iniciatinte universalan racian lingvon - Esperanto, iniciatis ankaŭ universalhumanisman viv- kaj mondkoncpeton - Hilelismon. Dum Esperanto estis de lia aŭtoro pripensita kiel "pontolingvo", Hilelismo estis pripensita - kiel "pontovivkoncepto", "pontomondkoncepto", aŭ, iom simplikigite - "pontoreligietiko".
Hilelismo estis unuafoje publike prezentita antaŭ precize 100 jaroj, do en jaro 1901, en la rusa lingvo, sub la titolo "HILELISMO - PROJEKTO PRI SOLVO DE LA HEBREA DEMANDO" (origine: "ГИЛЛЕЛИЗМЪ - ПРОЕКТЪ РЕШЕНИЯ ЕВРЕЙСКОГО ВОПРОСА"). La broŝuro estis formale adresita al samgentanoj de L. L. Zamenhof (do - al judoj), kun kiuj Zamenhof kalkulis kiel kun unuaj entuziasmiĝontoj pri la projekto. Praktikonte Hilelismon kiel universalan neŭtralan racian religietikon ili, laŭ Zamenhof, montrus plej ĝustan - neŭtralan - religietikan evoluvojon al ĉiuj homoj (gentoj, popoloj) en la mondo (1).
Tuj post la apero de la broŝuro ĝia eldonisto bankrotis, kaj la broŝuro dum kelkaj jaroj restis neakirebla. El nur malmultaj samgentanoj de L. L. Zamenhof, kiuj havis eblecon konatiĝi kun la projekto, plejparte buŝe, nur kelkaj montris iugradan intereson (2).
Disreviĝinta, Zamenhof, post kelkjara ŝanceliĝado, en jaro 1906, publikigis la duan version de sia Hilelismo (baldaŭ sub nova, pli neŭtrala, nomo "Homaranismo" (3). Homaranismo, idee pli ampleksiga, sed spirite - kompare kun hilelismo - malpli profunda universala neŭtrala racia viv- kaj mondkoncepto, estis adresita al la tuta homaro. Unuajn entuziasmiĝontoj pri Homaranismo Zamenhof, precipe post la sukceso de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo sur Maro (4), esperis trovi inter esperantistaro.
Estas rimarkinde ke plimulto el deko da principoj de Homaranismo pritraktis - justan politikan solvadon de inter-etnaj problemoj, kaj esencaj demandoj de la viv- kaj mondkoncepto (la tri principoj de Hilelismo) en Homaranismo eniris la duan planon (pli precize - la lastan, dekan principon de Homaranismo). (5). Sed, nek ĉi-idearo estis iom pli vaste akceptita. Nemultaj esperantistoj entuziasmiĝis pri Homaranismo.
Zamenhof daŭrigis serĉadon de pli oportuna - por ke estu akceptita - versio de Homaranismo Eĉ li en jaro 1912 rezignis de sia - natura - gvidanta rolo en Esperanto-movado (6) por plene sin dediĉi al Homaranismo. Li komencis seriozajn preparojn por kunvoki la 1-an Homaranistan kongreson, kiu, laŭplane, devis okazi en neŭtrala Svisio. Sed, eksplodis la 1-a (naciisma) mondmilitaĉo, kaj la kongreso ne okazis.
Zamenhof, spite al malfavoraj cikronstancoj, daŭrigis sian okupadon per la projekto. Bedaŭrinde, baldaŭ lia revego estis haltigita per lia morto, la 14-an de aprilo 1917. Nelonge antaŭ sia morto L. L. Zamenhof sukcesis fini tradukadon de la Bibilio (juda kanono) en Esperanton. Lastaj skribitaj pensoj de Zamenhof estis viv- kaj mondkonceptaj (en senco de "Hilelismo 1901"), kaj ne la kosmopolithumanismaj (en senco de Homaranismo) (7).
§ 2
Mi ne disponas per ekzaktaj faktoj pri ĝisnunaj provoj revigligi Zamenhofan Hilelismon-Homaranismon, per tio okupu esploristoj pri historio de la Esperanto-movado. Min pli interesas praktika flanko de la afero, kaj pli nuneco, ol pasinteco.
Mi konstatas ke en nuna Esperantujo pli-mapli viglas kelkaj homaranismaj projektoj: (1) Homaranisma Asocio Tutmonda (HAT), kunordigata de moskvano s-ro Dmitrij Breĉhalov, (2) homaranisma eldonejo kaj Tutmonda Homaranista Adresaro (INFO-SERVO), gvidata de marburgano s-ro Helmut Welger, (3) interreta dissendolisto "Homaranismo" (kies listestro estas s-ro Nikolai Griŝhin, rusa latviano), kaj unu sola hilelisma projekto: Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK) (8).
Ega plimulto da esperantistoj preferas pere de Esperanto mondskale korespondadi, turismadi, interŝanĝadi poŝtmarkojn, bildkartojn, monerojn, telefonkartojn, kalendaretojn, geedziĝo aŭ komercado, sed estas ankaŭ esperantistoj entuziasmiĝantaj per la universalhumanisma idearo de L. L. Zamenhof.
Tiujn esperantistojn ne
kontentigas sendubaj ĝeneralaj humanismo kaj kosmopolitismo en
Esperanto-movado, ili sopiras ankoraŭ pli da idealismo, ili
sopiras kiel eble pli idealisman - eĉ se pro tio malpli vastan -
mondskalan esperantilingvan komunumon:
- en kiu ĉiu samkomunumano estus sincera, bonvolema, helpema,
solidarema amiko, kaj vera samideano
- en kiu neniu membro restus sen atento, neniu opinio sen
konsidero kaj neniu demando sen respondo
- kiun ne gvidus fieraj funkciuloj, seed kiun kunordigus
sindonemaj volontuloj
- en kiu ne estus membrokotizo, sed nur laŭebla kaj laŭvola
monhelpo al la komunumo
- en kiu komuna kaso povus esti de neniu uzurpebla
- kiu ne kverelus kaj batalus kun aliaj grupoj, sed okupus per la
pliperfektigado de la propra grupo
- en kiu oni havus eblecon ne nur aŭdi noblajn vortojn kaj legi
noblajn tekstojn, sed ankaŭ reale sperti (kaj mem praktiki)
noblecon
- en kiu malantaŭ unuavida nobleco nee kaŝus interna
hipokriteco...
kaj ĉio tio en kiel eble pli granda rasa, kultura, religia,
nacia, socia bunteco.
Tian komunumon oni ne povas starigi surbaze de nura uzado de la komuna - universala, racia, neŭtrala - lingvo, oni ĝin povas starigi nur surbaze de la komuna - universala, racia, neŭtrala kaj nobla - vivkoncepto, mondkoncepto (Zamenhof, en spirito de sia tempo, diris, religio), kaj li ĝin proponis antaŭ precize 100 jaroj (9).
Tian vivkoncepton konfesadis kaj judaj profetoj (ekzemple Miĥa (10)), kaj antika forte homama kaj pacema juda pensulo Hilelo (11) (laŭ kiu Zamenhof nomis la unuan version de proponita de li universalhumanismo) kaj al nia tempo pli proksimaj humanistoj kiel, ekzemple, T. More (12), J. A. Komensky (13), L. N. Tolstoj (14).
Esperanto-komunumo kiu starigis antaŭ si celon kultivi suprajn valoraĵojn - estas Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK).
Hilelista Esperanto-Komunumo elkreskis ĉi-septembre el Hilelista rondo, (prov)funkciinta dum unu jaro. En Hilelista rondo ĝis julio 2001 ariĝis dudeko da forte idealismaj esperantistoj. La rondo funkciis sen membrokotizo. Abono al la retversio de la revueto "Hilelisto" estis senpaga, kaj por aboni surpaperigatan version oni devis elspezi nur sendokoston. En 20 eldonitaj numeroj de "Hilelisto" oni povis legi artikolojn pri diversaj temoj kaj interesajn personajn opiniojn kaj reagojn, skribitajn el la altidealisma vidpunkto. En ombrego de ĉi-julia Esperanto-kongreso de UEA, okazis en Zagrebo Hilelista kunveneto, en profunde amikeca, familia etoso. Voĉdonadon povis partopreni ĉiuj rondanoj, aŭ persone dum la kunveneto, aŭ paperpoŝte, aŭ retpoŝte. Voĉdonis plimulto da rondanoj.
Rezultoj de la voĉdonado montris, ke per kelkaj pliaj voĉoj la membroj elektis ke Hilelista rondo elkresku en Homaranisman Asocion Tutmondan, kiu sin gvidu laŭ ĝeneralhumanismaj idealoj. La intenco estis maksimume malfermi la komunumon al ĉiuj interesiĝontoj pri ĝi. Nemalbone, tre bonvoleme, sed, laŭ opinio de la unuanime elektita kunordiganto, t.e. mi, tio signifus griziĝon, akviĝon de la pli ambicia projekto. Cetre Esperanto-organizaĵo, kun longa tradicio kaj ĝuanta senduban respekton ankaŭ ekster Esperantujo, en kiu pli-malpli regas ĝeneralhumanisma "interna ideo" jam ekzistas. Tio estas Universala Esperanto-Asocio. Novan UEA-n Esperantujo ne bezonas. Sed, Esperantujo, lau mi, nepre bezonas altidealisman peresperantan organizaĵon, kiu proponadus al la mondo universalan, racian, neŭtralan viv- kaj mondkoncepton, kiel altegidealisman alternativon al nemalofte inter si kontraŭstarantaj, konfliktantaj kaj eĉ batalantaj diversaj kulturoj, religioj, naciaj tradicioj... Mi forlasis Homaranisman Asocion Tutmondan, kaj kun kelkaj samideanoj, iniciatis Hilelisman Esperanto-Komunumon.
Momente en HEK en fondiĝo membras 13 membroj. Per maksimume demokratia voĉdonado (persona, paperpoŝta, retpoŝta) ili kadre de ĉi-jarkunveno decidas pri nomo de la fondiĝanta hilelisma organizaĵo, pri ĝia kunordiganto kaj anstataŭiganto de la kunordiganto, pri Aliĝilo al la organizaĵo, pri ĝia Statuto kaj Regularo, pri Hilelista Sentencaro, Hilelista Preĝaro (fakte - Hilelista Krestomatio), Hilelista Kantaro kaj Hilelista Kalendaro.
Krom daŭra regula eldonado de la monata kvarpaĝa revueto "Hilelisto", HEK planas komenci eldonadon de broŝuroj kaj libroj kun universaletika kaj religietika enhavo. HEK prizorgas sian retpaĝaron en Interreto (kie oni povas trovi ĉiujn dokumentojn de HEK kaj ĉiujn aperintajn numerojn de la revueto "Hilelisto", esprimi en Gastlibro sian opinion pri la projekto, doni sugestojn kaj proponojn). Antaŭnelonge sukcese lanĉis liberan dissendoliston (retforumo), al kiu aliĝis jam trideko da membroj, inter kiuj ankaŭ kelkaj tre eminentaj Esperantistoj.
En proksima estonteco estos proklamita unua Hilelista Domo (apud Poreč, Istrio - Kroatio) (15). Espereble pli-malpli baldaŭ estos malfermitaj hilelistaj domoj en ankaŭ aliaj anguloj de la mondo. Destino de hilelistaj domoj estu okazigo de hilelistaj renkontiĝoj, seminarioj, ebligo de kiel eble pli favorpreza ripozado (somerumado, vintrumado) en altidealisma etoso ktp.
Bedaŭrinde, la propono de HEK pri kunfandiĝo de ĉiuj homaranismaj kaj hilelismaj Esperanto-iniciatoj, grupoj, organizaĵoj, okaze de la 100-jariĝo de apero de la unua versio de zamenhofa Hilelismo-Homaranismo, ne estis akceptita, sed HEK restas vaste malfermita por kunlaboro kun aliaj similaj Esperanto-iniciatoj, grupoj, organizaĵoj kaj faras unuajn paŝojn por proponi Hilelismon de L. L. Zamenhof ankaŭ ekster Esperantujo, en ankaŭ naciaj lingvoj. Espereble jam antaŭ fino de ĉi-jaro ekvivos Kroata Hilelista Komunumo.
Fine, gravas mencii, ke ĉiuj oficoj en HEK estas volontulaj, ke neniu HEK-ano vivtenas sin de idealismo de aliaj membroj. Filtrado de universalhumanismaj ideoj per sciencaj kriterioj, malebligas disvastigadon en Hilelistujo de iuj ajn pseŭdonoblaj nebulaĵoj kaj evoluon de HEK direkte al iu ajn sektaĉo (16). HEK estas neniu sektaĉo de esperantistoj-stranguloj, ĝi estas altkultura, altetika kaj, samtempe, altdemokratia idealisma Esperanto-komunumo
Mato Spekuljak2002 02 15
C i t a ĵ o j
(1)
"Ni pruvis, ke Hilelismo
estas plej reala, plej rapida, plej facila kaj samptempe plej
altspirita solvo de la juda problemo. Sed ĉu ĝi estos solvo de
nur la juda problemo? Ne, ĝi estos samtempe granda fenomeno
komunhoma. Kiu enpesiĝis eĉ malmulte en fundamentojn de
Hilelismo kaj en ĉiujn sekvojn, kiujn ĝi pli aŭ malpli frue
neeviteble post si kondukos, tiu komprenos, ke Hilelismo aperos
kiel nova luma erao por la tuta homaro; ke tiu malgranda
komunumo, kiun ni nun volas fondi, baldaŭ estos fundamento kaj
fermentilo por renaksita kaj frate unuigita homaro, kaj ni,
judoj, devas fieri pri tio, ke sur nian sorton trafis honoro doni
al la mondo tiun ĉi grandan spiritan aliformigon, simile al tio,
kiel sur la sorton de antikvaj hebreoj trafis merito doni al la
mondo la unuan fundamenton de monoteismo. Per Hilelismo finiĝos
la granda historia misio de la juda popolo...
Historio faris ion rimarkindan kaj mirindan: ĝi prenis unu
popolon kaj faris kun ĝi senprecedencajn aferojn, ne aŭditajn
en historio de iu ajn popolo: ĝi elŝiris ĝin el la lando kaj
disĵetis en ĉiujn angulojn de la terglobo, neniigis ĝin de
memstareco, grundo, lingvo, unuvorte de ĉio, kio povas subteni
malvastan nacian egoismon, devigis ĝin dum du jarmiloj porti
ĉiaspecajn suferojn en ĉiuj landoj, sperti sur si ĉiujn
terurojn de homa malkonkordo, ĉiujn malbenojn, rezultantajn el
religiaj falsaj instruoj kaj el kripligo de tiu Dia instruo, kiu
estas enmetita en la koron kaj racion de ĉiu homo...
El la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝhin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm)
(2)
"Multaj personoj konfesis al Zamenhof, ke ili samopinias kun li en siaj koroj, sed ne aŭdacas diri tion publike."
El: Maimon, N.C., HISTORIO DE HILELISMO (Publika elpaŝo - Hilelismo aliformiĝas en Homaranismon), Nica Literatura Revuo 5 (1960) 29, 165f (laŭ: Jeremi Giŝhron LINGVO KAJ RELIGIO Studo pri la frua esperantismo kun speciala atento al L. L. Zamenhof, Eldonejo Sivron, Jerusalem 1986)
(3)
"Mia ŝanceliĝado daŭras
jam pli ol ses jarojn, kaŭzante al mi tre grandan kaj turmentan
internan bataladon, kaj ĝis nun mi ne povis ankoraŭ veni al ia
definitiva decido. … En la jaro 1903 mi post multaj klopodoj
ricevis returne ĉiujn ekzemplerojn de mia broŝuro
("Hilelismo" el la jaro 1901 rim. de M. Š.) kaj kaŝis
ilin en mia ŝranko, ĉar tiam miaj konvikoj jam iom ŝanĝiĝis…
… Jam pli ol ses jarojn mi konstante ŝanceliĝas pri tio, ĉu
oni devas enkonduki la hilelismon antaŭe inter hebreoj, aŭ tuj
proponi ĝin al personoj de ĉiuj popoloj.
… La tuta afero Esperanto estas nur parto de tiu komuna ideo,
kiun mi nomas Hilelismo.
El: la letero al Javal, la 24-an de septembro 1905 (laŭ: J. Giŝhron, LINGVO KAJ RELIGIO Centro "Sivron" Jerusalemo 1986.)
(4)
"Estimataj sinjorinoj kaj
sinjoroj! Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj
el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj
proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la
mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de
granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas…
En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el
la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al
ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis
kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj
ĉiuj lau unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon,
egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion
en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori
kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, - tiuj fratoj
fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en
malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En
la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun
la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter
si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla.
Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo,
en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj
denove kuniĝos en unu familion: sed tio ĉi estis nur revo. Oni
parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu penis
ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.
Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi…
En la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta
morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi
nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo: Al Vi, ho Potenca
Senkorpa Mistero…"
El: La parolado de L. L. Zamenhof
antaŭ la 1-a Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a
de aŭgusto 1905
registrita de Hirotaka Masaaki (1991-07-05);
"Hilelisto" n-ro 10
(5)
El deko da homaranismaj principoj,
nur unu, la lasta (triparta) estis religietika, tre simila al tri
principoj el "Hilelismo 1901".
Malplilongigite oni povas 10 principojn de homaranismo (ekzemple
el la broŝuro "Homaranismo" de L. L. Zamenhof ,
eldonita en jaro 1913) prezenti jene:
1. La tuta homaro estas unu familio, t.e. la malamikeco inter
diversaj nacioj estas unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la
homaro.
2. Ĉiu homo estu estimata nur laŭ siaj personaj trajtoj kaj
laŭ siaj personaj agoj.
3. Ĉiu lando apartenas al ĉiuj siaj enloĝantoj en la sama
grado. Neniu popolo havas la rajton rifuzi, pro historiaj aŭ
aliaj kaŭzoj, al aliaj popoloj plenajn civitanajn rajtojn en la
teritorio, kie ili loĝas.
4. Oni ne nomu la diversajn geografiajn regionojn laŭ diversaj
gentoj sed laŭ neŭtralaj nomoj. Dum transira periodo oni povas
nomi la landojn laŭ iliaj ĉefurboj kun la aldono
"regno" aż "provinco".
5. Estas la fundamenta rajto de ĉiu homo paroli sian propran
lingvon aŭ dialekton en sia propra domo. En pli grandaj
teriotrioj oni uzu la lingvon de la plimulto en la kultura vivo,
kaj se oni ne povas interkonsenti pri tia lingvo de la plimulto,
oni uzu neŭtralan lingvon. Se ankaŭ tio estas neebla, oni kiel
lastan solvon almenaŭ starigu specialajn kulturajn instituciojn
kaj lernejojn por evoluigi en ili neŭtralan kulturon.
6. Je rekta demando oni respondas, ke oni estas
"homarano" kaj nur se pliaj preciziigoj estas petataj,
oni povas uzi la proksimajn vortojn "regno",
"provinco", "lingvo", "deveno" aŭ
"religio".
7. La landon, en kiu oni naskiĝis, oni nomas
"patrolando", kaj la landon, en kiu oni vivas,
"hejmolando". Se oni ne povas uzi tiujn terminojn sen
miskompreno, oni povas anstataŭe uzi la vortojn "patruja
regno", "patruja regiono", "patruja
urbo" kaj "hejma urbo".
8. Patriotismo estas natura amo al ĉiuj homoj en la regiono, kie
oni loĝas, sendepende de lingvo, raso kaj religio. Se tiu amo
provizore estas ĝenata, ĉar iu grupo aŭ gento provis fari sin
"mastroj", oni devas esti firma je kredo, ke tio estos
de transira karaktero.
9. Lingvo estas nur rimedo kaj ne celo. Oni neniam devas
konsideri sian propran gepatran lingvon kiel ion sanktan, kion
oni devas altrudi al aliaj homoj.
10. Homarano nomas kiel sian religion tiun religion aŭ tiun
religian substituaĵon, je kiu li vere kredas. Kaj kiu ajn ĝi
estus, homarano ĝin konfesas sole laŭ la jenaj homaranistaj
principoj:
a) Per vorto "Dio" oni nomas la plej altan kaj
nekompreneblan forton.
b) La ĉefa principo de la homa kunvivado estas: "Agu kun
aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi." Ĉion
alian oni devas konsideri kiel aldonoĵn, kies plenumo dependas
de nia propra volo.
c) Se oni ne kredas je iu el la revelitaj religioj, oni devas
nomi sin "liberkreda", kio ne estas samsignifa kun
ateismo. Ĝis la starigo de la religio de la liberkreduloj oni
povas daŭrigi esti membro de la religio, en kiu oni naskiĝis.
Laŭ: Jeremi Giŝhron LINGVO KAJ RELIGIO (Studo pri la frua esperantismo kun speciala atento al L. L. Zamenhof), Eldonejo Sivron, Jerusalem 1986, paĝoj 90-91
(6)
"Nun, kiam la matureco de nia
afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj
samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al
vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari ĝin tro
frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro
kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi
petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi
"majstron", ke vi ĉesu honori min per tiu titolo…
… Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi,
kvankam ne ĉiuj en tute egala formo; sed la mondo devas scii, ke
tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas laŭvola, ke la
esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri
miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas
devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la
gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio
neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas
tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas
nenion komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun
persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas
absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu,
kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj
kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la
murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili
vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas
super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu
povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti
rigardata kiel identa kun ĝi…
… Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia
koro estas plena… sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en
rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu
min, ke mi pli ne parolas…
El: La parolado de L. L. Zamenhof
antaŭ la 8-a Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de
augusto 1912
registrita de Hirotaka Masaaki (1992-08-12);
"Hilelisto" n-ro 12
(7)
"En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, tiel ridinda... Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."
El: M. Boulton ZAMENHOF
(8)
laŭalfabete:
1) Dissendolisto HOMARANISMO (hejmpaĝo
http://groups.yahoo.com/group/homaranismo ; listestro Nikolai
Griŝhin (pseŭdonomo: Konkordo) [email protected] ).
2) Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK) (hejmpaĝo http://geocities.com/hilelista_komunumo, retadreso [email protected], Kunordiganto (de post mez-februaro 2002)Raymond Brisebois,
Canada, ; oficiala organo - revueto HILELISTO http://geocities.com/hilelista_komunumo/hilelisto.htm, senpage abonebla laŭ la retadreso Hilelista Esperanto-Komunumo, dissendolisto http://groups.yahoo.com/group/hilelista_komunumo).
3) Hilelista rondo http://www.geocities.com/hilelistarondo/index.htm (fine de ĉi-somero transformiĝinta en
HAT-on kaj HEK-on).
4) Homaranisma Asocio Tutmonda (HAT) (hejmpaĝo http://hat-esperanto.narod.ru; retadreso [email protected]; kunordiganto Demetro Breĉalov,
Dubninskaja 30 b, 263, RU-127237 MOSKVA, Rusio, rete: [email protected]; oficiala organo - revueto HOMARANO,
senpage abonebla de sur la hejpaĝo de HAT).
5) Homaranisma eldonejo kaj homaranista adresaro INFO-SERVO
(hejmpaĝo http://www.info-servo.de/enhavo.htm; retadreso [email protected]; gvidanto Helmut Welger, Bismarckstr. 28,
DE-35037 MARBURG, Germanio, rete: [email protected]).
6) Internacia Homekologia Iniciato (IHI) (kontaktadreso: Jaroslav
Karhan, Erenburga 7, CZ-779 00 OLOMOUC, Ĉeĥio).
(9)
"La religio de hilelistoj
estas ne nova. Laŭ sia ideo ĝi ekzistas de nememoreblaj tempoj
en la koro de ĉiuj homoj. Ĝi prezentas per si puran teozofian
religion. Al ĝi kun pura konscienco povas aliĝi ĉiu morala
homo, en kiu ajn religio li estus edukita. Al ĝi povas kuraĝe
aliĝi ankaŭ tiu, kiu principe neas ĉiun religion.
La esenco de religio de hilelistoj enestas en sekvantaj tri
punktoj:
1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta
la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.
2. Siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo en formo de
konscienco; tial obeu ĉiam la voĉon de via konscienco, ĉar tio
ĉi estas neniam eksilentata voĉo de Dio.
3. Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per
la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu
kun vi, kaj faru nek videble, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj
via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio."...
Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio subkompreni fortojn de
la naturo kaj mondan moralecon...
Hilelistoj trovis necesa doni al sia religio ankaŭ certan
eksteraĵon, kiu ligus inter si la hilelistojn kaj konstante
memorigus al ili pri esenco de ilia religio. Tiu ĉi ekstera
flanko estas deviga nur por tiuj, kiuj volas aparteni ne nur laŭ
spirito, sed ankaŭ laŭ eksteraĵo al la komunumo de
hilelistoj...
Hilelismo estas sendube la religo de estonteco. Ĉar ĝi dependas
nek de iaj naciaj ecoj, nek de loko, nek de tempo, nek de grado
de evoluo, kaj, ne katenita de iaj aprioraj ligiloj, sed bazita
ekskluzive sur la koro kaj homa racio, ĝi ĉiam adaptiĝos al
perfektiĝantaj postuloj de la koro kaj racio."
El la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝhin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm)
(10)
"Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn kaj esti modesta antaŭ via Dio.
El: Miĥa 6,8 laŭ "Hilelismo kaj ĝia destino" de Raymond Brisebois ("Hilelisto" n-ro 23)
(11)
"Unu alireligiano alvenis al
rabeno Ŝamajo kaj diris al li:
- Akceptu min en vian religion, kondi�ĉe ke vi instruu min pri
ĝia tuta doktrino dum mi staros sur unu piedo.
Ŝamajo forpelis lin per la fera masonista angulmezurilo.
La alireligiano alvenis al rabeno Hilelo, kaj li akceptis lin en
la judan religion, kaj diris al li:
- Kio ne estas agrabla al vi, ja tion ne faru al homo alia, tio
estas la tuta Leĝo, la resto estas komentarioj, iru kaj ekstudu.
Instruo estas: oni estu ĉiam afabla kiel Hilelo, kaj neniam
netolerema kiel Ŝamajo."
El: TALMUD, "BIGZ", Beograd 1990 (Šabat 30/b-31/a) Esperanten tradukis - Mato Špekuljak (la ora regulo transprenita laŭ traduko de Jeremi Giŝhron el lia libro LINGVO KAJ RELIGIO, "Sivron", Jerusalem 1986)
(12)
"En Utopio ekzistas diversaj
kredoj. La plej granda parto da homoj konfesas unun,
neatingeblan, neklarigeblan, eternan kaj senliman Diaĵon, kiu,
nekompreneble por la homo, plenigas tutan ĉi-mondon per sia
ĉiupotenco. Al Ĝi oni atribuas ekeston, kreskon, evoluon,
transformiĝon kaj finiĝon de ĉiuj ekzistaĵoj, kaj nur Ĝin
oni adoras...
Kvankam ne ĉiuj utopianoj apartenas al la sama konfesio, ĉiuj
ritoj, en sia tuta multaspekta diverseco, inkliniĝas per
diversaj vojoj al la sama celo - adorado de la Diaĵo. En la
temploj oni povas aŭdi kaj vidi nenion, kio ne estus komuna al
ĉiuj konfesioj. Komuna diservo estas farata tiel, ke ĝi
ofendadu neniun konfesion. Oni en temploj ne pendigas bildojn de
dioj, por ke ĉiu estu libera imagi al si Dion, konforme kun sia
konfesio. Ĉiuj preĝoj estas kunmetitaj tiel, ke ĉiu povu ilin
elparoladi sen ofendi sian religian konvinkon. Oni praktikas
neniun sangoferan riton...
Sub la virto oni komprenas: vivi laŭ la naturo, ĉar por tia
vivo kreis nin Dio. Kaj laŭ la naturo vivas ĉiu, kiu en
serĉado de agrablaĵoj kaj en evitado de malagrablaĵoj, obeas
la prudenton La prudento, unue - en koroj de homoj ekflamigas
amon kaj pian sindonon al la Dia majesto, al kiu ni ŝuldas ke ni
entute ekzistas kaj ke ni povas esti feliĉaj, kaj due - la
prudento nin admonas kaj instigas por ke ni pasigadu la vivon per
kiel eble malpli da malagrablaĵoj kaj kun kiel eble pli da
ĝojo, kaj ke ni al ankaŭ ĉiuj aliaj homoj, kun kiuj ni nature
estas ligitaj, helpadu por ke ankaŭ ili atingu la samon."
El: Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964. elektis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak
(13)
"Estas ĝeneralaj la plendoj,
ke nenio estas sur sia loko, ke ĉio devias de la ĝusta vojo.
Anstataŭ saĝeco regas malklereco, anstataŭ politika reĝimo
dominas anarkio aŭ konfuzo aŭ tiraneco. La mondo svarmas de
senkleraj azenetoj, kiuj amas la tenebron de sia nesciado... La
kutimaj homaj streboj estas klopodoj akiri havaĵon, rangojn kaj
voluptojn. Multaj ne kontentiĝas per regado de si mem, sed ili
deziregas regi la aliajn. Ili opinias plezuro, se ili povas
aliajn mastri, batali kontraŭ ili, venki ilin kaj sklavigi
ilin...
Kiu volas konstrui domon, kolektas unue la konstrumaterialon kaj
laboristojn, kiuj realigus liajn planojn. Simile ankaŭ por
rebonigo de la homaj aferoj necesas laboristoj, kiuj kondukus la
bone pripensitajn planojn al la dezirata realo. Por tia tasko
taŭgus viroj elektitaj el la tuta mondo, inĝeniaj, lertaj,
fidelaj al la ĝenerala bono, kiuj trapensus ĉiujn eblajn
vojojn, manierojn kaj okazojn, kiel serĉi prosperon por ĉiuj...
Ne konvenas al unu sola homo, ke li plenumu laborojn
universalajn, precipe se ili ne estas preparataj por unu nacio,
sed por la tuta mondo, ne por unu jaro aŭ jarcento, sed ankaŭ
por la tuta posteularo. Tial necesas asocio de tre multaj viroj,
kiuj per fervoreco kaj senĉesa laboro klopodus prosperi al la
homoj, dum ekzistos la homaro...
Kiam ni havos asocion de saĝuloj, ne estos ebla manko de la lumo
kaj al la tenebro estos barita la vojo reen. Kiam ni havos
universalan lingvon kaj kiam ĝi estos uzata de ĉiuj nacioj, la
tuta mondo fariĝos trairebla por ĉiu loĝanto, tial ĉiu ajn
povos laŭplaĉe kaj sen obstakloj vojaĝi tra ĉiuj teritorioj,
instrui kaj lerni. Ĉar ĉiuj interkompreniĝos kvazaŭ unu
gento, unu nacio, unu domo aŭ unu lernejo. Kiam ni forigos
malamon kaj ĝiajn kazojn, ekestos en la tuta mondo ĝenerala
paco, ĉar la homoj ne havos motivon por konflikti."
El la TTT-ejo de Miroslav Malovec http://www.volny.cz/malovec/komenio.htm (EL LA SAĜO DE KOMENIO: REBONIGO DE HOMAJ AFEROJ)
(14)
"Por ke oni bone travivu
vivon, oni devas kompreni, kio estas la vivo kaj kion oni en la
vivo devas kaj kion ne devas fari. Pri tio en ĉiuj tempoj
instruis plej saĝaj kaj plej ĝuste pasigintaj la vivon homoj de
ĉiuj popoloj. Ĉiuj instruoj de tiuj saĝuloj akordiĝas en unu
la samo. Kaj ĝuste tiu unu la samo pri tio, kio estas la homa
vivo kaj kiel oni devas ĝin travivi, estas vera kredo....
Transprenante la instruon pri la leĝo de la vivo de iamaj saĝaj
kaj virtaj homoj, oni devas per sia propra prudento ekzameni
ĉion, pri kio oni estas instruataj, kaj, kio kongruas kun la
prudento - akcepti, kaj kio ne kongruas kun ĝi - malakcepti. La
religia konscio de la homaro ne estas senmova, sed ĝi ne ĉesas
evolui, estiĝante ĉiam pli kaj pli klara kaj pura. Eĉ se la
tuta mondo konfesus iun instruon kiel la veran, kaj kiel ajn
malnova tiu instruo estus, homo devas ekzameni ĝin per la propra
prudento...
Ne tiu homo estas nekredanto, kiu ne kredas je tio, je kio kredas
ĉiuj ĉirkaŭ li, sed vera nekredanto estas tiu homo, kiu pensas
kaj parolas ke li kredas je tio, je kio li ne kredas."...
Fragmentojn el la libro Л. Н. Толстой ПУТЬ ЖИЗНИ http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ/way-of.txt elektis, kunmetis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak
(15)
L. L. Zamenhof dirus
"templo" Kaj hilelistan templon li imagis jene:
"Templo de hilelistoj ĉiam estos templo de pura filozofio;
en ĝi sen iu ajn malpermeso flanke de religio, sed eĉ
kontraże, en ĝia nomo, oni libere diskutos kaj studos demandojn
pri la esenco de Dio, pri moraleco, pri la esenco de vivo kaj
morto, pri korpo kaj spirito homa, pri rilato de homa kaj
ĝenerale besta "mi" kun la tuta naturo kaj pri
diversaj supozoj rilate al la sorto de tiu ĉi "mi"
post ĉeso de videbla vivo de la individuo; pri la natura vivo
kaj kontraŭnaturaj agoj, pri kiuj la tria punkto de nia religio
parolas, ke ili "ne plaĉas al Dio" ks. Nur en ĉi tiu
templo, saturita per spirito de reciproka amo kaj konstante
memoriganta al ni pri nia nulaĵo antaŭ la granda tutmonda Dia
Forto, kiu ĉirkaŭas nin, ĉio estos elparolata ne per abomena,
malhumila kaj malvarmiganta buŝo de patentita scienco, sed per
varma buŝo de koro, per buŝo de interna voĉo, sentanta veron,
per buŝo de vera saĝeco, atingebla egale de plej instruita
scienculo kaj de plej senerudicia metiisto, - de tiu vera
saĝeco, kiun ni trovas ĉe grandaj filozofoj de ĉiuj tempoj kaj
de ĉiuj gradoj de klereco, kaj kiu semas ĉirkaŭ si ne
malesperon kaj suferojn, sed animan trankvilecon kaj feliĉon.
Diservo kaj ritoj en tiu ĉi templo estos nur unuiganta,
varmiganta kaj agordanta fono; esenco estos en predikoj, paroloj
kaj legadoj, kiuj ampleksos ĉiujn flankojn de la spirita mondo
homa.
El la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanton de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝhin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm)
(16)
"Dank' al foresto de elpensitaj dogmoj la hilelista religio neniam estos en malkonkordo kun scienco kaj kun libera homa pensado."
El la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝhin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm)
Laste redaktorita de rB 2002 04 09