HISTORIO DE HILELISMO - PARTO II

De HEK al Kvaran Humaranism-specan societon

Kiel jam legita en Parto I, la Hilelista Esperanto-Komunumo ("HEK") naskiĝis en julio 2001. Sed la "forlaso" menciita de la aŭtoro bezonas pliajn klarigojn ĉar la afero ne estas tiel simpla kiel rakontita. Alia vidpunkto necesas.

La voĉdono de la anoj de la Hilelista Rondo ("HR") klare kaj demokratie esprimis volon plivastigi hilelist-homaranisman aktivadon per nova (post-provizora) nomo pli neŭtrala (malpli "religia", eble) kaj, laŭ tiu aŭtoro, al novan direkton. La nova nomo, Homaranista Asocio Tutmonda ("HAT"), ŝajne je la voĉdonintoj, spegulis la antaŭ-jarcentan evoluon de la zamenhofa hilelismo al homaranismo nome kaj je la enhavo kaj agocelo de la societo. Tiu nova direkto ŝajne tiom ŝokis la nov-elektitan kundordiganton (la eks-provizora kunordiganto mem) ke li baldaŭ estis decidanta pri forlasoago. La logiko apologanta tiun agon misas grande. Ni relegu:

" ... la membroj elektis ke ... HAT sin gvidu laŭ ĝeneralhumanismaj idealoj. La intenco [de la voĉdon-rezulto] estis maksimume malfermi la komunumon al ĉiuj interesiĝontoj pri ĝi. Nemalbone, tre bonvoleme, sed laŭ opinio de la unuanime elektita kunordiganto, tio signifus griziĝon, akviĝon de la pli ambicia projekto. Cetera Esperanto-organizaĵo ... en kiu regas pli-malpli regas ĝeneralhumanisma "interna ideo" jam ekzistas. Tio estas Universala Esperanto-Asocio. Novan UEA-n Esperantujo ne bezonas. Sed, Esperantujo nepre bezonas altidealisman, peresperantan organizaĵon, kiu proponadus universalan, racian, neŭtralan viv- kaj mondkoncepton ..."
(mia emfazo-stilo)

El tiuj vortoj oni komprenus ke kiam oni sin gvidas per "ĝeneralhumanismaj ideoj" oni iel kontraŭus Hilelismajn idealojn! Plue, ke "malfermi la komunumon al ĉiuj interesiĝontoj" estas io maldezirata! Ĉu? Kial do HEK naskiĝis tiom baldaŭ post la HAT-a fondkunveno kaj rezultiĝis forlaso de ties unue elektita kunordiganto? Ĉar ĉi tiu deziris starigi Hilelisman religion, kiel origine intencite (kaj poste revokita) de D-ro Zamenhof. Plua ekspliko ebla temas pri la malrespekto je demokratiaj principoj ĉar, estas tute nekompreneble ke "ĝeneralhumanismaj" idealoj religi-toleranta povu tiom filozofie kontraŭstari la eksplicitajn celojn de la zamenhofa Hilelismo, kiom igi nov-elektitan estron forlasi gajnitan postenon kaj organizon por naski alian.

Kvankam iuj HAT-anoj ade estis ambaŭ-societanta HAT-n kaj la nova HEK-n, ĉi lasta tamen ŝajnis ankaŭ kolekti novajn membrojn kaj, post ses monatoj (ĝis la fino de februaro 2002), HEK-anoj nombris 17. Sed, la pli-religia-malpli-ĝeneralhumanisma karaktero de la nova HEK gvidita de la forlasinto de HAT efektive ne okazis, ĉar, plejparte, estas nenia malsimileco filozifia inter HAT kaj HEK. La nura diferenco rimarkebla temis pri la ofteco de iliaj organoj: tiu de HEK, Hilelisto, antaŭe la organo de Hilelista Rondo (kiu iĝis HAT), daŭre aperis monate (ĝis februaro 2002 - nun ĝi aperas dumonate) el ĝies kroatia redaktorejo tiama, dum Homaranisto aperis nur dufoje (numeroj de oktobro kaj novembro 2001) kaj, bedaŭrinde, malaperis kune kun HAT ĉirkaŭ la komenco de 2002. Do, la refoje provizora kunordiganto de HEK tiuepoka, kies forlaso de HAT estus devinta vehikli tiun pli-religia-malpli-ĝeneralhumanisman organizon skizitan supre eble malsukcesis iom filozofie, malgraŭ sukcesoj redaktoragaj kaj simpatiant-movadaj.

En decembro 2001 Jarkunveno estis anoncita por okazi en TTT-diskutforumo. Voĉdonoj pri elektita kunordiganto, vic-kunordiganto kaj statut- kaj regularaj proponoj/ŝanĝoj ankaŭ estis planita tiuforume. La rezultoj de la TTT-aj voĉdonoj estis kunmetitoj kun la elpoŝtaj balotiloj. Kiel jam menciita en "Parto I", plimulto da voĉdonrajtuloj ja voĉdonis kaj la rezultoj jam koniĝis.

Krom publike-esprimita malkuraĝiĝo pro la malmulte ĉeestinta Jarkunveno de HEK sur-TTT-e kaj subita reforlaso kaj reveno postenon de la nov-elektita kunordiganto (refoje eks-provizora komunumestro, Mato), nenio plej eksterordinara okazis de post la mezo de januaro 2002 ĝis la mezo de februaro samjara -- Hilelisto aperis kiel kutime kaj korespondado kaj diskutoj daŭriĝis (inkluzive fojaj afiŝhoj sur la ĉefa forumo esperant-lingva TTT-a, la USENET-a soc.culture.esperanto. La dissendolisto en Yahoo!-a TTTejo vigliĝis (ĉirkaŭ kvardek mesaĝoj monate) kaj la movado ŝajnas kresketi. Sed, subitege, mez-februare, la HEK-a kunordiganto ree reforlasis la aferon, jam la antaŭan semajnon doninte al la vic-kunordiganto la ŝlosil-vortojn de la TTT-ejoj HEK-a kaj HR-a ("en kazo de malsano, morto, aŭ alia problemo je aliro de al la dosieroj sur-TTT-ejaj" sed kompreneble NE, eksplicite pro reforlaso planita). Ties reforlaso estus iomete komprenanta je ia nivelo rezonebla se la forlasinto NE estus stariginta tut-novan, humanism-teman organizon, Humanitas nur unu semajno post sin eksiĝinta el rolo de kunordiganto HEK-a! Liaj motivoj? Nekompreneblaj spite de tiom da korespondado, afiŝado kaj diskuto. Unue lasinte HAT pro "pli-religia-malpli-ĝeneralhumanismaj" kialoj je kreo de HEK, li nun rekunordigantas klare "ĝeneralhumanistan" organizon. Sed kiel vi jam legis supre, nenia "pli-religia-malpli-ĝeneralhumanismaj" evoluo okazis en HEK post ĝia fondiĝo. Ĉi-foje, ne estis ia kontraŭ-demokratia sinteno (ĉi tiun subtenas la rezultoj de la "fond-kunveno" de Humanitas) post kio nenies forlaso estas proksim-estontece atendita.

rB

REEN AL LA HEJMPAĜO

2002 04 09

Hosted by www.Geocities.ws

1