Regularo
de Hilelista Komunumo  

REEN AL LA HEJMPAĜO


ENHAVO

01. HILELISTAJ EMBLEMO KAJ FLAGO
02. PERSONAJ RILATOJ INTER HILELISTOJ
03. HILELISTAJ KUNVENOJ
04. HILELISTA ADORADO DE LA PLEJALTA FORTO 

01. HILELISTA EMBLEMO KAJ FLAGO

01.01. Hilelista emblemo konsistas el ses blankrandaj egalaj simetriaj petaloj kunigitaj per unu ekstera blankranda cirklo, kaj ĝi prezentas: a) ses ĉefajn fontojn de hilelismo (laŭalfabete: budhismo, islamo, judismo, konfuceanismo, kristanismo, kritikracia filozofio) b) ses kontinentojn de unu komuna terglobo (Afriko, Antarktiko, Aŭstralio, Eŭroazio, Norda Ameriko, Suda Ameriko).

01.02. Hilelista emblemo estas uzata en ĉiuj leteroj, dokumentoj kaj eldonaĵoj de HEK, kaj povas esti - laŭvole, sed digne - portata de hilelistoj sur vestaĵoj (ekzemple kiel insigno, ŝildo ktp.)

01.03.
Hilelista Flago estas ĉielkolora (la ĉielo estas komuna por ĉiuj terglobanoj kaj ĝi estas malfermita al la makrokosmo), kun la blankkolora hilelista emblemo en la mezo, kaj de jenaj proporcioj: 3:5.

01.04. Hilelista Flago estas uzata dum hilelistaj kunvenoj, sed ĝi povas esti uzata ankaŭ dum hilelistaj renkontiĝoj kaj en privataj domoj de hilelistoj.

02.PERSONAJ RILATOJ INTER HILELISTOJ

02.01. Hilelista saluto estas "Pacon!", sed praktikataj inter hilelistoj estas ankaŭ aliaj salutvortoj.

02.02. Hilelistoj turniĝas unu al la alia per personaj nomoj (kiel anoj de unu la sama familio).

02.03. Hilelistoj rilatas unu al la alia en spirito de la etika gvidprincipo en la komunumo: "Kio ne estas agrabla al vi, nek vi faru al homo alia!" (Hilel).

02.04. Hilelistoj estas unu rilate la alian bonvolemaj, gastigemaj, solidaremaj, sed neniu rajtas neniusence misuzadi bonvolemon, gastigemon, solidaremon de aliaj samkomunumanoj.

02.05. Se iu hilelisto misuzas bonvolemon, gastigemon, solidaremon de la alia, la lasta rajtas misuzanton pri ties misuzado senĝene averti.

03. HILELISTAJ KUNVENOJ

03.01. Ĉiuj partoprenantoj de la kunveno laŭeble sidiĝas ronde, ĉirkaŭ la komuna tablo.

03.02. En ejo en kiu okazas hilelista kunveno oni ne fumas.

03.03. Ĉiu hilelista kunveno komencas per
Hilelista Himno.

03.04. La kunvenojn prezidas kaj gvidas la kunordiganto, aŭ alia komunumano (laŭ antaŭa aŭ konkretmomenta interkonsento)

03.05. Neniu ĉeestanto de la kunveno rajtas interrompi la parolon de la parolanta samkomunumano; tion escepte rajtas kaj devas fari la gvidanto se ies parolo daŭras, laŭ takso de la gvidanto, tro longe.

03.06. Post la oficiala parto de la kunveno povas sekvi la neoficiala, kun la komuna manĝado, trinkado kaj kantado.

03.07. Dum la neoficiala parto de la hilelista kunveno oni povas trinki ankaŭ alkoholaĵojn, sed en modesta kvanto.

03.08. Por komuna kantado hilelistoj uzas Hilelistan Kantaron.

04. HILELISTA ADORADO DE LA PLEJALTA FORTO

04.01. Dum hilelistaj kunvenoj kaj aliaj aranĝoj la Plejalta Forto estas adorata per Hilelista Himno  (traktata de religiecaj hilelistoj laŭvorte kaj de nereligiecaj lautradicie).

04.02. Private ĉiu hilelisto adoras (aŭ ne adoras) la Plejaltan Forton laŭ propra volo, kutimo, tradicio de kiu li sin tenas.


15-02-2002

Hosted by www.Geocities.ws

1