Hilelista Himno

REEN AL LA REGULARO


 

HILELISTA HIMNO

Al Vi, ho Potenca Senkorpa Mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero,
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj en koro egale Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regas
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

Ĉielbluan standardon alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.

(laŭ L. L. Zamenhof PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO; la melodio - komponita de Harrison Hill - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/cigneto/thctxt/p/pregxosub1.html)

F o n t o :
Leland Bryant Ross's http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/kantoj.html


15-02-2002

Hosted by www.Geocities.ws

1