Mesaĝo el la nova kunordiganto

 


Jam pluraj semajnoj pasis de post mia subita (sed ne tute neantaŭvidita) ekestriĝo de HEK post la demisio de Mato Spekuljak, la iniciinta kunordiganto. Ĉi tiu mesaĝo celas sciigi vin pri mia vizio pri kiel HEK nun evoluus dum mi agas kunordigante, speciale post konsidero de la neatendita (sed vere ne surprizanta) ekfondo de nova homarist-grupo matida.

Tutunue, mi deziras malferme al Mato doni dankojn pro lia abunda laboro HEK-rilata, kies evidento estas plene videbla en la inform-vasta hejmpaĝo HEK-a (www.geocities.com/hilelista_komunumo). Per tralego, ekzemple, de la ĝis nun aperintaj HILELISTO-j oni povas ŝati la "sangon, laboregon, ŝviton kaj larmojn" bezonitajn de homo tiom dediĉita al interhoma kunvenado spirita/homarista por ekfondi kunvenigilon tian, kia estas HAT kaj HEK kaj estis iliaj antaŭaĵoj lastatempaj

Releginte la du lastajn paragrafojn de mia artikolo aperinta en la 23-a numero de HILELISTO mi trovis ankoraŭ serveblan aserton por prezenti mian vizion per kio mi pretas gvidi HEK-on dum almenaŭ la venantaj pluraj monatoj (ĝis la sekva Jarkunveno, laŭ la volo de la membroj voĉdonrajtaj, kompreneble).

"Laŭ mia persona vidpunkto, estante kristano, mi vidas la rolon de Hilelismo en ĝia plureligia aŭ suprareligia funkciado: ĝi povus funkcii kiel la pontreligio aŭ pontetiko inter personoj konfesantaj malsimilajn religiojn (analoge kun la pontlingva funkciado de Esperanto). Kiel kristano mi ja kapablas "kristani" dum mi "hilelismas", unu tute ne ekskludas la alion, unu komplementas la alion, kongruas kun ĝi. Sendube, alireligianoj povus diri la samon.

Ĉu la spirita, la religia aspekto de Hilelismo gravas? Mi kredas ke jes, ĉar la etika kerno de Hilelismo, baziĝinta profunde en la juda religietika tradicio (el kiu la kristana kaj parte ankaŭ islama fontas), vehiklas tiajn aspektojn. Hilelismo povus servi pontume kaj, kiel ekumena motoro, ĝi povus pliantaŭenigadi homaman laboron pozitive influante la homajn mensojn kaj korojn."

Nu, mi devas ĉi tie konfesi ke, kvankam mi estis subtenanta la principojn ĝeneralajn ĉirkaŭ la bazaj kredoj origine esprimitaj de D-ro Zamenhof pri la etika naturo de Hilelismo, mi tamen sentas min hezitema pri la ekreligiigantaj celoj de, unue, tia ekhilelismo de nia kara majstro, kaj fine de tiu, tro formal-struktura, detaleg- kaj regular-posedanta speco de la ekskunordiganto HEK-a.

La mondo ne vere bezonas pluan religion, speciale tia, kia enhavas plenan kvankam mallongan "kredkonfeson" kies spirita kaj homamanta kvalitoj jam ekzistas en kaj ja kongruas al la plejmulto da religioj kiuj posedas interhoman, interetnan etikon pozitivan. Kiel organizanoj dediĉitaj al interhoma agado per la lingvo internacia, ĉi tiu devas esti la ĉefa konvinkilo ĉar la unua kaj plej praktika interhomilo el la majstro; pere de la lingvo, hilelism-kaj homarist-rilataj diskoniĝoj sekvos.

Tion dirite, mi certe ne malkonsentus la nocion ke grupo celanta "religi-etikon" elhilela kaj grupo celanta "pontetikon" samfonte ne povus sam-grupe, sam-asocie, sam-komunume agadi ĉar partoprenantaj la saman bazan filozofion mondospiritan. Ne vere estas laŭrezone, je la fino, ke HEK kaj HAT kaj aliaj kongruaj komunumoj esperant-lingvaj aŭ aliaj ne kunlaboru, kunestu, kunagadu.

Laste, mi anoncu ŝanĝon je la eldon-ofto de HILELISTO. Ĉar mi persone ne kapablos trovi sufiĉan tempon por sole eldoni ĉiu-monatan numeron de la HEK-a organo mi strebos almenaŭ kunigi sufiĉan materialon por ĝin eldoni dumonate aŭ, laŭ circonstancoj, trimonate. Tiuj, kiuj deziras kontribui ion por esti publikigita en la organo devas nur sendi ekzempleron de artikolo ktp al mi e-poŝte aŭ helik-poŝte.

Mi esperas ke vi ĉiuj konsideros miajn klopodojn akceptablaj. Viaj komentoj kaŭ kritikoj (konstruemajn) ja bonvenas.

rB

2002 04 03


Reen al hejmpaĝo
1
Hosted by www.Geocities.ws