PRI LA HILELISMO DE HEK

kaj ĉi ties estonteco

En jaro 1999 esperantisto renaskigis la enhavon universaletikcelantan de longa, ruslingva eseo anomima el 1901 far la aŭtoro mem de universala pontlingva projekto jam de longe konata kiel la internacia lingvo Esperanto. Plejparte forgesita de kaj esperantistoj kaj ne-esperantistoj ĉi tiu eseo proponas, kiel reuniĝilo komunuma samkiel spiritaj al judoj eŭropanaj anstataŭ sionismo tiutempe ekfuroranta, novan religion bazitan per mallonga triopa kredaĵaro sur la ĉefaj etikaj principoj universalaj trovitaj en la Torao :

1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.

2. Siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo en formo de konscienco; tial obeu ĉiam la voĉon de via konscienco, ĉar tio ĉi estas neniam eksilentanta voĉo de Dio.

3. Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru nek videble, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio. Ĉiuj ceteraj religiaj instruoj, kiujn vi iam ajn ekaŭdos de viaj instruistoj kaj gvidantoj kaj kiuj ne enestas en la ĉefaj tri religiaj punktoj, faras nur homajn komentariojn, kiuj en religia rilato estas devigaj al vi nur en tiu okazo, se voĉo de via koro diras al vi, ke tiuj komentarioj estas veraj."

Tiu renaskiĝo lastatempa estis per kreo de la Hilelista Rondo ("HR"), neformala aro da elektronikaj paĝoj sur la tut-tera-teksaĵo ("TTT") havanta eltiraĵojn el famaj aŭtoroj verkitaj pri-morale kaj ankaŭ Statuto, Regularoj, kaj paĝoj pri sinteno, preĝoj kaj himnoj ktp. La Hilelista Rondo ankaŭ eldonis organon Hilelisto plurfoje dum la jaro kaj ĝis julio 2001 atiris ĉirkaŭ dek ses abonantojn/membrojn.

Post tiu tempo, pro voĉdono de la membroj, la nomo de la rondo ŝanĝiĝis al "Homaranista Asocia Tutmonda" ("HAT") kaj sekvus malpli kultan, pli sekular-humanistan vojon dum diskonigado de la principoj de hilelismo en Esperantio. Ĉi tial, la inicianto kaj kunordiganto de tiu hilelista rondo, tuj decidis forlasi la aferon, kaj do HAT sin troviĝis kun nova kunordiganto kaj aktivis, ĝis la vintro de 2001-2002 per pli sekular-humanista vojo, tamen sen posedanta la HR-an dokumentaron. Intertempe, la eksa kunordiganto de HR ankaŭ tuj starigis novan societon nomatan "Hilelista Esperanto-Komunumo" ("HEK"), kiu ŝajne alprenus la torĉon hilelist-kultan rifuzitan de la membroj de HR/HAT kune kun la HR-a dokumentaro.

HEK ade estis eldonanta sian organon (Hilelisto kaj en decembro 2001 havis elektronikan Jarkunvenon. Ĉar nur ĉirkaŭ 40% da membroj partoprenis la elekton (akcepto de statuta, regulara kaj ali-dokumentara enhavo ktp. - preskaŭ ĉiu voĉdono per e-poŝta sendo) sed pli grave pro neniu partoprenis la du-horan elektronikan Kunvenon (ĉe la babilejo de la HEK-a dissendolisto) la kunordiganto, malkuraĝiĝinte, denove forlasis la aferon post du monatoj, demisiinte, kaj lasis la tuton al la nov-elektita vic-kunordiganto (la subskribonto). Sed, la demisiinto ankaŭ denove tuj starigis novan societon, la Ligo "Humanitas" kaj anoncis ĝin nur kelkaj tagoj post sia demisi-anonco. Kurioze, la Ligo estas klare-esprimita sekular-humanista ento, precipe hrvatska [kroata] kun nun pluraj lingvaj fakoj kaj, havanta pli ol 200 membroj (aŭgusto 2003).

HEK, intertempe, "stagnas", "devojiĝas", "apenaŭ vivas", "ne estas komunumo hilelista", "sakstratiĝas" laŭ la ankoraŭa Ligestro/ekskunordiganto de HEK ĉar ĝi (krom ne kreskinta membre), en la manoj de la ankoraŭa kunordiganto flankenmetis la kultan aspekton de la zamenhofa hilelismo. Tamen, ĉi ties internideaj principoj ankoraŭ tre sukcese estas konservataj kaj oni tute ne kapablas aserti alie.

Lastatempe tiu esperantisto, nia amiko Mato, sukcesis fine preskaŭ mortigvundi HEK-n pro privataj subfosantaj agoj ĉe sia "Ligo" kaj, makiavele, pere de UEA. Kiel vi legos ĉi-sube, li sukcesis maligi intence la aperon de mencio pri HEK en la 2003-a Jarlibro de UEA (kvankam mi mem ja pasint-aŭtune kontaktis UEA pri tio afero kaj eĉ preparis mallongan tekston kun kontakt-informo -- ĉar, krom serĉante la TTT-n, esperantistoj ne konscias pri hilelismo aŭ hilelismaj grupoj).

La 2-an de septembro 2003, Mato afiŝis la jenan tekston en "soc.culture.esperanto":

... "4) Kial HEK ne aperis en ĉi-jara Jarlibro? Jes, oni (ĉu ankorau printempe 2002, mi ne memoras) demandis min, el Centra Oficejo de UEA kion fari kun anonco pri HEK (au Hilelista Rondo, mi jam ne plu memoras), mi esprimis mian opinion ke ne indas plu publikigadi la anoncon ĉar tiu HEK (au Hilelista Rondo) pri kiu Jarlibro 2002 anoncis ne plu ekzistas. Fiaskis kaj la 1-a kaj la 2-a Jarkunvenoj, neklara estas situacio kun membroj... HEK estas io, sed ne la organizaĵo. Jarlibro, lau mi kompreno, publikigas informojn pri E- organizaĵoj (interalie verŝajne tial ne estas loko por ankau Homekologia Iniciato). Do, nenio malhonesta (ne forgesu ke "oni demandis min" kaj ne "mi skribis al UEA"). Mia respondo estis lau mia konscienco" ...

(el afiŝo n-ro kvar, de la fadeno "Re: Novajhoj el Ligo "Humanitas")

(emfazita far rB)

Bedaŭrinde por Mato, ĉi tiu far li maloportuna, hazarda konfeso publika montras ĝis tiom, kiom li senetike agus por subfosi HEK-n. Lastjare, Mato rifuzis al mi transdoni la poŝtajn adresojn de sepopo de hekanoj kiuj abonis papere Hilelisto-n ĝis tiam, kiam tro malfruis kontakti ilin pri la 2002-a Jarkunveno laŭ rezonebla tempo -- mi ricevis, en februaro 2002, nur la adresojn de tiuj kiuj elektronike abonis/membris.

Plue, por provi justigi lian "konfeson" supre menciite, la 3-an de septembro 2003 Mato skribis, responde al mia dua mesaĝo al Trevor Steele, cc-ita al li, la jenan:

permesu al mi urĝe preciziigi la suban aferon:

min ne kontaktis s-ro T. Steele, sed, se mi ne eraras, s-ino Eva Bodnarova! Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK) aperis en la Jarlibro 2002 surbaze de plenigita de mi, kiel en jaro 2001 kunordiganto de HEK, la koncerna skriba enketilo. Estas, do, kompreneble ke oni el CO kontaktis min ankau rilate informon pri HEK dum prepraro de Jarlibro 2003. Oni supozeble ne sciis ke mi ne plu estas la kunordiganto, ke mi rezignis de tiu tasko, fakte transdoninte ghin al iama samkomunumano Raymond Brisebois. Sed, la tuta afero estas tre stranga. Fakte, post mia forlaso de HEK, HEK estighis fantoma organizajho kaj ludilo de Raymond Brisebois. HEK reale ne ekzistas kiel organizajho, ghi ne havas jarkunvenojn, ghi fakte havas nek membraron - ghi, ekzemple, listigas kiel siajn membrojn, interalie, kelkajn homojn kiuj mi konas kaj kiuj, post mia forlaso de HEK, havas absolute neniun rilaton kun HEK (nun ili estas membroj de kunordigata de mi Ligo "Humanitas").

(emfazita far rB)

Jen eĉ pli grava konfeso -- se oni estus kontaktinta Mato-n printempe 2002 tio okazus nur pro konfirmo de informo por la 2002-a Jarlibro (kiu ja misinformis pri kaj la nomo de la 2002-a organizaĵo kaj pri ties kunordiganto). Laŭ mi, tio estas evidentaĵo ke Mato maligis pravan informon pri HEK kaj en 2002 kaj por 2003 je UEA!

La rolon de la Centra Oficejo de UEA mi ne povas ĝis hodiaŭ komenti krom diri ke, kvankam la tieajn respondeculojn ŝajne trompantaŭintencis Mato, ili tamen ne kompetente agis, ricevinte la [nurajn rekte-rilatajn pri-HEK-ajn] informojn ĝisdatigitajn el mi en oktobro 2002 por la 2003-a Jarlibro. Mi ankoraŭ atendas reagon pri ĉi tiu afero el UEA.

Do, kio nun?

HEK ne celas esti alie ol informilo pri-hilelisma, pri-internidea, kaj do ne mezuras ĝian sukceson per kvanto sed per kvalito de sia produktaĵo. Ties membroj (trideko da abonantoj elektronikaj kaj ses abonantoj papere ne inkluzive la dissendolistanoj kaj la revuoj kaj aliaj esperantistoj al kiuj mi anoncas la eldonon de nova numero de la HEK-a organo) ne vere estas alie ol abonantoj, legantoj: mi asertas ĉi tiun, interpretinte la reagon (nenian, do fakte nereagon) al Jarkunveno elektronika pasint-decembre (legu pli en n-ro 31 de Hilelisto), inkluzive de ĉiuj reagoj al la organo ek de mia ekkunordiganteco (ĝis hodiaŭ, mi ricevis leterojn el tri abonantoj kaj kvin aŭ ses e-poŝtaĵojn de post februaro 2002)

Ĉiuj mesaĝoj ĝis nun estas subtenantaj, do, sen plendoj (krom Mato) do tio, almenaŭ, ne estas malkuraĝinta. Eĉ se la "komunuma" aspekto de HEK iom fiaskas, mi tamen asertas ke la pri-moraltema, hilelisma karaktero de la organo tamen sukcesas. Se la "membroj" deziras esti nur legantoj, tio ne ĉagrenos min.

Bone. La nuna problemo temas pri la aliaj agoj lastatempaj de tiu Ligestro, kiuj ĵus fondis pri-hilelistan fakon ene de la Ligo "Humanitas". Tio alie ne estus problemo, se ne estus senpermese pruntepreninta kaj la HEK-an simbolon kaj paĝformaton kaj enhavon de la hek-a dokumentaro (sen sciiganta pri ties origino HEK-a) por uzo de la Ligo. Mi do sentis min tre deviga sciigi vin, la abonantojn, pri tio ĉar mi ne deziras ke estu konfuzo por vi. HEK ankoraŭ sendepende, senkultiĝe vivas kaj regule eldonos sian Hilelisto ĝis tiam kiam mi ne plu trovos ion skribi hilelist-teme. Vi baldaŭ rimarkos ke la HEK-a hejmpaĝo ŝanĝis formaton kaj aspekton, preservinte la hilelistan emblemon kaj sin adoptos novan rolon pri-hilelisman -- La Ligo, tamen, malgraŭ sia sekular-humanista aspekto, ŝajne restaŭrigas la kultan aspekton de la zamenhofa hilelismo. Mi simple deziras memorigi al vi ke, kvankam vi eble vidos la HEK-an simbolon senkonsente uzita sur la Ligaj paĝaj tio ne signifas ke HEK aliĝas aŭ aliĝos al tiu kulto.

Raymond Brisebois
Kunordiganto de la Hilelista Esperanto-Komunumo

2003 09 04 1

Hosted by www.Geocities.ws