Respondo el la Centra Oficejo

Hodiaŭ, mi ricevis respondon de Trevor Steele, Direktoro de la Centra Oficejo de UEA pri la manko de HEK en la 2003-a Jarlibro, pri kio vi legis en ĉi tiu paĝo.

Jen la plena teksto de lia mesaĝo:

-----Original Message----- From: Trevor Steele [mailto:[email protected]]
Sent: Thursday, September 11, 2003 6:57 AM
To: Brisebois, Ray
Cc: ĉ[email protected]
Subject: Re: La Jarlibra lakuno pri HEK - dua parto

Kara s-ro Brisebois,

La forigo de Hilelismo el la Jarlibro okazis tiel c'i:

Jam pasintjare s-ro S'pekuljak fondis Humanitas kaj skribis al mi, ke Hilelismo, kiun li fondis antaue, ne plu aktivas. C'i-jare la fakaj asocioj estis tre neglektataj de la respondeca estrarano, do mi petis f-inon Katja Bodnarova, volontulinon c'e ni kaj tre ageman homon, establi kontakton kun kiel eble plej da fakasocioj kaj demandi, c'u ili ankorau aktivas, kion ni publikigu en la Jarlibro k.s. Sub Hilelismo en la LJ de 2002 s'i trovis nur, ke la prezidanto estas Mato S'pekuljak. Li ripetis al s'i, kion li jam indikis al mi, ke la asocio ne plu aktivas.

Nenie estis mencio pri via nomo, do f-ino Bodnarova ne havis motivon por kontakti vin kaj estas nenia motivo por "blami" (kulpigi) s'in au alian oficiston. Vi skribis, ke vi kontaktis la CO-n pri la afero. Mi devas diri, ke mi ricevis nenion tiurilatan (kion mi certe memorus, c'ar la temo estas sufic'e grava), kaj neniu alia oficisto menciis skribaj'on pri Hilelismo. Vi asertas, ke eble iu c'i tie kunkomplotas kun s-ro S'pekuljak: tion mi trovos sensenca: kun kia motivo oni tiel agus?

Kio evidentas, estas malbonaj rilatoj inter vi kaj s-ro S'pekuljak. Se lia diro pri Hilelismo estas malvera, kaj vi kaj aliaj anoj povas tion montri al ni, ne estas kialo por ne refoje meti Hilelismon en la Jarlibron de 2004.

Sincere via,
Trevor Steele, CO de UEA


(emfazita far rB)

Nu, jen la tria kaj pli konkreta pruvo pri la subfosantcelaj agoj de nia amika Mato rilate al HEK.

La afero nun fermiĝas por mi rilate tiun homon.

Sed, kurioze, spite de miaj asertoj pri HEK kaj spite de la evidentaĵaro ĝis nun al la CO sciigita, S-ro Steele volas ankoraŭ kredenci la mensogojn de Mato pri la "aktiveco" de HEK. (Mi plusendas ["forward"] hodiaŭ al S-ro Steele ekzemplerojn de unu mesaĝo el centraoficistano Joost Witteveen kaj du mesaĝoj el S-ro Steele mem, de oktobro-novembro 2002 pri la Jarlibro kaj HEK, kune kun miaj respondoj al ili).

Raymond Brisebois
Kunordiganto de la Hilelista Esperanto-Komunumo

2003 09 11

Hosted by www.Geocities.ws

1