TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DUA-KANONAJ
BIBLIAJ LIBROJ

Dua-Kanonaj Bibliaj Libroj
en
Esperanto

© 2002 IKUE kaj KELI

Esperantigis : Gerrit Berveling

Baruĥ
Daniel kun duakanonaj aldonoj
Ester laŭ la greka versio
Judit
Tobit

I  Makabeoj
II Makabeoj
Saĝeco : La Saĝeco de Salomono
Siraĥ: La Saĝeco de Jesuo Siraĥ


En 2002 IKUE kaj KELI eldonis KD-eton sub la titolo "OekuRom", en kiu oni prezentas la dua-kanonajn librojn de la Biblio tradukitajn de Gerrit Berveling. Jena Antaŭparolo de Adolf Burkhardt aperis en tiu KD-eto, kiu enhavis ne nur la tutan Biblion (inkluzive de duakanonaĵoj) en Esperanto kaj en la germana lingvo, sed ankaŭ grandan parton el la enhavo de du kantaroj (Ekumena Diserva Libro ADORU kaj Tero kaj Ĉielo Kantu), meslibron, kaj 45 numerojn de la germanlingva revueto ÖkEsFo. Eldonejo Cigneto aperigas la duakanonaĵojn ĉe TTT-Himnaro Cigneta kiel suplementon al la jam ekzistantaj rete alireblaj Biblioj en Esperanto, ekzemple La Sankta Biblio. La KDeto estas mendebla ĉe IKUE kaj ĉe la Libroservo de UEA.

La Biblio en Esperanto - vere la tuta!

Antaŭparolo

Sendiskute la Biblio kalkuliĝas inter la grandaj monumentoj de la monda literaturo, kvankam por multaj milionoj ĝi gravas unualoke pro sia religia signifo kiel baza dokumento, en sia unua parto, de la juda religio, kaj, en sia tuto, de la kristanismo en ties diversaj formoj. Fakte ja temas pri tuta biblioteko, kion jam indikas la helena nomo "ta biblia" = la libroj. Almenaŭ mil jarojn daŭris la verkiĝo. Granda nombro da aŭtoroj, inter ili multaj anonimaj, partoprenis.

Zamenhof jam en la Unua Libro (1887) enmetis du tradukojn el la Biblio. Poste li tradukis, rekte el la hebrea Masora teksto, la tutan unuan parton, kiun oni nomas inter ne-judoj la Malnovan Testamenton, do la Hebrean Biblion. Nur post lia morto ĝi aperis, an 1926, kune kun la Nova Testamento (el la greka tradukita de Brita komitato sub gvido de John Cyprian Rust kaj eldonita en 1912) en Londono, fare de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo. Ofte okazis represoj de tiu eldono, tiel ke neniu alia libro de la Esperanta literaturo escepte de lernolibroj atingis similan eldonkvanton.

La kvalito de la Zamenhofa traduko, zorge unuecigita kaj reviziita de ege skrupula komitato, estas elstara kaj favore kompariĝas eĉ kun multe pli modernaj. La Nova Testamento, precipe en la leteroj, ofte tradukas tro laŭvorte, liverante malfacile kompreneblajn tekstojn. Tial la Roma Meslibro (1995) multloke preferis fari adapton ne el la originalaj lingvoj, sed el la modernaj versioj "Good News Bible", "Die gute Nachricht" kaj similaj. Gerrit Berveling, en kvar apartaj libretoj, ĉe FONTO eldonis novan tradukon de la kvar evangelioj. Tamen ĝis nun restis manko: La dua-kanonaj libroj, kiuj kovras la tempon inter la du testamentoj, nur fragmente ekzistis en revuoj, do ne facile alireblaj. Intertempe prepariĝas eldono de la Londona Biblio inkluzive de tiuj dua-kanonaj libroj (Baruĥ, Judit, Makabeoj, Siraĥ, Tobit kaj aliaj) kiuj laŭ la Rom-Katolika Eklezio formas validan parton de la Biblio, dum la reformaciaj eklezioj ilin aŭ tute ne uzas aŭ rekonas nur kiel utilan legaĵon, sed ne kiel aŭtoritaton. La unuan fojon la nuna elektronika eldono de la Biblio enhavas ankaŭ tiun parton, tradukitan el la greka originalo de Gerrit Berveling, nederlanda membro de la Akademio de Esperanto kaj redaktoro de la literatura revuo FONTO en Brazilo. Do nur nun oni povas plenrajte aserti, ke la tuta Biblio ekzistas en Esperanto.
Jen ĝi!

Adolf Burkhardt

P.S. Tre detalan kaj dokumentitan historion de la Esperanta Biblio oni trovas en Biblia Revuo, Ravenna 1969, nova serio, n-ro 5, novembro-decembro, p. 261-278, el la plumo de George Rust.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1